Kanto por la pintkunveno de G20 en Hangzhou

| 2016-09-02
Bookmark and Share

 

    Hangzhou estas la ĉefurbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Ĝi estas urbo fama pro turismo kaj renoma pro belaj pejzaĝoj. Silko kaj verda teo produktitaj en la urbo estas konataj tra la tuta lando. Laŭ arkeologiaj esploroj antaŭ 8 mil jaroj tie jam vivis homoj.

 

    Multaj kulturaj vidindaĵoj sidas en la urbo. Inter ili la plej famaj troviĝas ĉe la Okcidenta Lago, ĉirkaŭ kiu formiĝas zono de vidindaĵoj kun multaj naturaj pitoreskejoj, kaj historiaj kaj kulturaj restaĵoj. Cetere, la lago ne nur estas unu el la plej famaj dolĉakvaj lagoj de la ĉina ĉeftero por turisma vizitado, sed ankaŭ unu el la malmultaj lagoj enskribitaj en la liston de mondaj heredaĵoj. En Ĉinio ĝi estas la sola monda heredaĵo tiuspeca.

 

    Por sin pretigi por la pintkonfereco de G20, Hangzhou efektivigis pli ol 600 projektojn por nova aspekto de la urbo, ekzemple plibonigo de trafiko, konstruado de vojoj kaj la media ordo. Oni jam testis la kolorajn lumojn ĉirkaŭ la Okcidenta Lago kaj per varmaj kaj malvamaj lumoj sin prezentas ĝian belecon de diversaj sezonoj. Parolante pri la pintkonferenco, la urbanoj aspektas tre feliĉaj. Kun granda fiero ili atendas ĝian okazon pro tio, ke ĝi ne nur estos granda ŝanco sed ankaŭ alportos plibonigon de urba aspekto. Malnovaj kvartaloj de Hangzhou nun havas pli belan medion kaj pli purajn stratojn. Homoj, tiel ke la loĝantoj povas vivi pli komforte ol antaŭe.

 

    La kanto estas farita speciale por bonvenigi G20, ĝia teksto eĥas la ĉeftemon de ĉi-foja pintkunveno kaj la melodio estas tiom bela. La agrableco, amikeco kaj amo de ĉinoj klare prezentiĝas en la muzikvideo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments