Ĉarma Guizhou en sudokcidenta Ĉinio (II)

| 2016-08-31
Bookmark and Share

    Danxia-terformo en Chishui-urbo

 

 
    Foguangyan (Budha Roko) estas unu el la kernaj pitoreskejoj de Monda Natura Heredaĵo -- Danxia-terformo en Chishui-urbo de Ĉinio, la plej bone kreskanta kun la plej tipaj trajtoj. La pitoreskejo, kun Foguangyan tutjare prilumanta je Budhaj lumoj kaj Wuzhu-Montpintoj (Kvinkolonaj Montpintoj) kiel kvin kolonoj subtenantaj la ĉielon kun imponeco, kuriozeco, kruteco, mirindeco, kvieteco kaj sovaĝeco, estas konata kiel "la unua ĝardeno de Danxia-terformo en Ĉinio". (Foto de Hong Kaidi)

 

    Yelang-Lago en Puding-gubernio

 

 
    La pitoreskejo Yelang-Lago je 20 kilometroj norde de Anshun en Puding-gubernio konsistas el Yelang-Lago, la naturparko Huoyan-Monto kun primitivaj vegetaĵoj, la paleont-antropologia ruino Chuandong, kultura restaĵo protektita de la ŝtato, la antikva kaverno Lianhua kaj aliaj vidindejoj. Tie kuŝas centoj da duoninsuloj, insuloj kaj golfoj. Ambaŭborde de la golfoj imponas altaj montoj, la kreko etendiĝas al disŝutitaj vilaĝoj, el kiuj ŝvebas kuirfumoj. La senlima stepo estas plena de prosperaj fragmitoj.

 

    La antikva urbo Zhenyuan

 

 
    La antikva urbo Zhenyuan, ideala loko por fotado dum la tuta jaro, montras sian malsaman belecon en malsamaj sezonoj. Ĝi situas en sudorienta parto de Guizhou-provinco kaj najbaras al Hunan-provinco. Dum pli ol 2 mil jaroj amasiĝis en la antikva urbo Zhenyuan long-historia kulturo, abundo da superbaj monumentoj kaj bunta nacia folkloro. (Foto de He Changhua)

 

    Ŝton-arbaro en Sinan-gubernio

 

 
    En Sinan-gubernio estas la plej bone kreskinta karsta ŝton-arbaro en la sama latitudo kaj en la plej granda areo sur la tero, kun la ekologio la plej bone gardata kaj la plej bone konservata. La ŝton-arbaro Sinan enhavas ŝtonburĝon-evoluon en diversaj formoj de la juna aĝo al la plenkreska aĝo kaj al la maljuna aĝo, inkl. de ŝton-arbaroj kudrilo-forma, glavo-forma, turo-forma, kolono-forma, kastelo-forma kaj aliaj ŝanĝiĝemaj. (Foto de Li Xiaotan)

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments