Mi estas eksterlandano kaj malsaniĝis en Ĉinio. Kion fari?

| 2016-08-30
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto

 

    Mi malsaniĝis antaŭ iom longa tempo: fine de junio mi havis tonsiliton kaj dum pli ol semajno malbone fartis. Mi sentis min malsana nur kelkaj tagoj antaŭ mia vojaĝo al Guizhou, pri kiu mi jam raportis, sed sen mencii mian malsanon. Mi pliboniĝis sed tuj poste havis alian malsanon, mi kredas ke pro tio, ke la unua malsano tre malfortigis min, lasante mian korpon facile infektitan de alia malsano. Mi spertis diversajn malsamajn kuracadojn kaj ankaŭ malfacilaĵojn kaŭzitajn de lingvaj kaj kulturaj baroj, kaj decidis atendi ĝis la fino por raporti pri la tuta sperto, kiu estis ja tre interesa.

 


Produktado de medikamentoj laŭ ĉina tradicia medicino, en apoteko kie mi mendis kuracilojn.

 

    Dum la unuaj tagoj mi sentis doloron en mia gorĝo, sed konsideris tion normale. Tamen tagon post tago la doloro kreskis kaj amikoj en Brazilo instigis min iri al kuracisto. La problemo estas, ke en Brazilo oni ĉiam iras al kuracisto en tiuj kazoj, sed en Ĉinio kuracado ne estas senpaga kiel en Brazilo, tiel ke, laŭ mia impreso, oni unue provas kuraciĝi hejme, kaj serĉas kuraciston nur se post kelkaj tagoj la malsano persistas. Iel ajn, en mia laborejo estas kuracisto kiu konsultas kontraŭ malalta pago kaj priskribas kuracilojn, sed kaze de neceso de sanekzamenoj oni nepre devas iri al hospitalo kaj pagi ankaŭ por la ekzamenoj, kiuj povas esti altkostaj. Mi iris al kuracisto de mia laborejo kaj li rapide ekzamenis min kaj priskribis kontraŭbakterian kuracilon. Mi ne povis drinki alkoholaĵojn dum mia vojaĝo.

 

    Dum la semajnfino mi manĝis supojn, pli facile engluteblajn, kaj trinkis multe da akvo, sed ne resaniĝis antaŭ la vojaĝo. Certe estis pli bone por mi vojaĝi ol resti hejme, pro tri kialoj: Guizhou estas trankvila kaj kun purega aero, eviti taskojn kiel dompurigado, kuirado, ktp., kaj havi pli buntan manĝaĵon, ĉar en restoracioj oni servas diverspecajn manĝaĵojn, kiuj nutras pli bone ol la simplaj pladoj kiujn mi kuiras hejme.

 


Kaĉo kiun mi matenmanĝis en Guizhou: bongusta kaj bonsaniga manĝaĵo

 

    Dum mia flugo, tamen, mia gorĝo subite malpliboniĝis, mi kredas ke pro la klimatizita kajuto de la aviadilo. Brazilaj kuracistoj priskribas ne nur kuracilon por kuraci, sed ankaŭ por eviti la simptomojn, tiel ke la paciento ne bezonas senti doloron dum la malsano estas kuracata. Ĉina kuracisto donis al mi nur kuracilon kontraŭ la malsano, sed neniun kontraŭ doloro. Mi konas kuracilojn uzeblajn por tio, sed en Ĉinio mi ne trovis similan kuracilon nek sukcesis klarigi al homoj kion mi estis bezonanta. Mi petis helpon de miaj kolegoj, ĉar mi ne povis engluti la manĝaĵon pro la doloranta gorĝo, sed ili ne sukcesis kompreni min, ne pro lingva, sed pro kultura problemo: mi kredas ke tio, kion mi estis petanta, estas afero tute fremda al ĉinoj, kaj mi ofte aŭdis la frazon “vi devas esti pacienca, la kuracilo kiun vi englutis ekefikos post kelkaj tagoj“.

 

    La vojaĝo daŭris kaj mi dum la semajno maldikiĝis pro la malfacilo engluti. Dum manĝoj mi nur povis engluti supojn kaj aliajn sufiĉe molajn manĝaĵojn (bonŝance oni ofte servis al ni diversajn supojn, buljonojn, jogurto... kaj oni ĉiam donis al mi sukojn, teojn kaj herbajn trinkaĵojn). Ankaŭ trinki akvon estis doloriga afero, kaj meze de la semajno la doloro estis tiom forta, ke eĉ la kuracilon mi ne povis engluti, kaj komencis malfermi la kapsulojn kaj engluti nur la pulvoron, tio povas limigi la efikon de la kuracilo, sed estas pli bone ol ne engluti ĝin. Mi foje sentis min iom malsata aŭ soifa, sed la doloro estis tiom forta ke mi ne sukcesis manĝi aŭ trinki sufiĉe, kaj revis pri brazilaj kuraciloj kiuj anestezas la gorĝon post kelkaj sekundoj, permesante ke la paciento normale manĝu kaj trinku.

 


Unu el la ĉinaj medikamentoj kiujn mi provis kontraŭ tusado, post mia reveno al Pekino

 

    Intertempe mi perinterrete priskribis la simptomojn al mia amikino Ĝoja, kaj ŝia patrino sugestis al mi du kuracilojn preparitajn laŭ ĉina tradicia medicino kaj troveblaj en ordinaraj apotekoj. Mi sukcesis aĉeti la kuracilojn priskribitajn de ŝi, kun forta gusto de mielo kun herboj, bruna koloro, kiuj memorigis min pri kelkaj brazilaj popolaj kuraciloj kiujn oni faras hejme aŭ aĉetas en specifaj bazaroj. Mi pensas ke tiuj kuraciloj donis al mi forton por kontraŭbatali la malsanon, kaj mi iom post iom pliboniĝis, sed tre malrapide.

 

    Oni ofte proponis al mi viziti kuraciston, kaj iumatene mi rimarkis neniun progreson kompare al la pasinta tago kaj maltrankviliĝis pro tio, supozante ke eble la kuracilo perdis efikon pro la fakto, ke mi ne estis englutanta la kapsulojn kaj decidis diri al nia superulo, ke mi ŝatus, se eble, viziti kuraciston nur por kontroli pri la progreso de mia kuracado, sed mi neniam povis imagi ke pro tio oni volus sendi min pli frue al Pekino por tie ricevi kuracadon! Denove mi surpriziĝis pri la pensmaniero de ĉinoj, tute malsama al la mia, mi volis nur certiĝi pri la efiko de la kuracilo kaj eventuala neceso de alia pro mia malfacilo engluti ĝin, sed subite oni volis tuj sendi min al urbo kun poluita aero, kie mi devus resti sola hejme, iri al superbazaro kaj prepari miajn proprajn manĝojn kaj prizorgi domon en tia sankondiĉo! Tio okazis dum mia matenmanĝo, kaj mia gorĝa doloro subite mildiĝis kaj mi sukcesis engluti pli facile, eble pro la varmo de la supo aŭ pro anesteza efekto de iu ingredienco en ĝi, sed mi subite sentis min pli bone. Mi restis en Guizhou.

 


Recepto laŭ ĉina tradicia medicino.

 

    Kiam mi revenis al Pekino mi jam estis pli bone, meze de la semajno mi rekomencis engluti kapsulojn, ne plu de tiu kontraŭbakteria kuracilo, jam finita, sed de mia ĉiutaga kuracilo, omeprazolo, kiun mi uzas pro mia ezofagito. Cetere, en Brazilo mia kuracado komenciĝis antaŭ jaroj, dekomence mi estis uzanta 10 mg da omeprazolo ĉiumatene, sed la korodo en mia ezofago kreskis kaj okaze de mia veno al Ĉinio mi jam estis bezonanta 20 mg matene kaj aliajn 20 mg antaŭ vespermanĝo, kaj eĉ tiel fojfoje mi sentis stomakan doloron. Ekde mia alveno en Ĉinio, mi sentas min pli bone, mi nun sukcesas pasigi mian tagon per nur unu kapsulo da omeprazolo sen dolor-sento, ĉu eble ĉina dieto resanigas min? Ĉu eble se mi restos en Ĉinio dum pliaj kelkaj jaroj mi ne plu havos ezofagiton? Mia korodo estas grandparte pro mia streĉiga vivo en Brazilo, ĉi tie mi malofte nervoziĝas, sentas min pli feliĉa en ĉiutaga vivo, kaj ankaŭ tio helpas en kuracado.

 


Kuracilo farita laŭ la recepto en la antaŭa bildo

 

    Mi tamen restis malsana dum la sekvaj semajnoj: mi ne plu havis tonsiliton, sed aliflanke mi komencis tusadi tre ofte dum tuta tago, sentis kataron el mia gorĝo kaj mia nazo ŝtopiĝis. Mi revenis al kuracisto de mia laborejo, kiu diris ke tio estas nenio serioza, ke mia korpo kuraciĝus per si mem kaj priskribis al mi ĉinan tradician medicinon: unu pulvoro por trinki kun varma akvo kaj solveblaj pilketoj kun gusto simila al mento, kiujn mi devis suĉi ĝis ilia malapero. Menciindas tio, ke ekzistas du malsamaj tipoj de ĉinaj tradiciaj kuraciloj: la vere tradiciaj, faritaj en apoteko laŭ priskribo de kuracisto, kaj ankaŭ industriaj kuraciloj similaj al tiuj okcidentaj, faritaj de la ingrediencoj uzataj en ĉina tradicia kuracado. Mi uzis la duan tipon. Tempo pasis kaj mi daŭre tusadis.

 


Pingloj en miaj mano kaj brako: mi unuafoje spertis (kaj aprobis) akupunkturon

 

    Sed la vivo ĉiam provizas al ni anĝelojn kiam ili estas bezonataj, kaj ĝi provizis al mi du: la unua estas amikino kiu flegis min dum mia semajnfino antaŭ la vojaĝo al Guizhou, kuiris por mi resanigan manĝaĵon, zorgis pri mia ripozo kaj helpis min pretigi mian valizon. La alia estas virino kiu dividas apartamenton kun mi: mia apartamento havas tri ĉambrojn, kaj ŝi luis unu el la ĉambroj fine de majo. Aŭskultante mian tuson, ŝi venis al mi kaj proponis kuracadon: ŝi estas ĉina tradicia kuracisto! Ŝi bonkore ekzamenis min kun granda zorgo, faris multajn demandojn palpante al mi la pulson, kaj iom post iom priskribis al mi tradician ĉinan kuracilon: ŝi donis al mi liston kun nomoj de herboj kaj ankaŭ skribis al mi adreson de speciala apoteko, kie oni manipulas ĝin. Mi mendis la kuracilon kaj sekvatage ricevis saketojn kun likvaĵo, kiun mi devis varmigi kaj trinki dufoje ĉiutage.

 


Post ricevi kuracadon, mi rimarkis kiom profunde la pingloj eniĝis mian korpon. Kaj ne estis sango en ili!

 

    Sed mi daŭre tusadis. Iutage la kuracistino venis al mi kun pingloj, kaj proponis al mi akupunkturon. Dum unu horo mi havis kvar pinglojn en mia korpo, ŝi fojfoje venis al mi por fari cirklajn movojn per la pingloj, kvazaŭ masaĝante miajn manojn interne. Sekvatage mi preskaŭ ne tusis! Rigardante la longecon de la pingloj, mi miras pri tio, ke ili profunde penetris miajn manojn kaj brakojn, kaj la kuracado ja efikis. Dum la sekvaj tagoj tusado fariĝis pli kaj pli malofta ĝis kompleta ĉeso.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments