El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski

| 2016-08-29
Bookmark and Share

 

    La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita en la jaro 1988 sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia celo estas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La ĵurio de FAG, kiu aljuĝas premiojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron, konsistas el Ulrich Lins, Shi Chengtai kaj István Ertl. La administradon de la Fondaĵo prizorgas la Centra Oficejo de UEA.

 

    En la Nitra UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.

 

    La unua premio (700 us.dolaroj) iras al Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Ili ricevas ĝin pro sia komuna verko Historio de la esperanta literaturo. Tiun verkon, kiun Tazio Carlevaro en Heroldo nomis enciklopedio de la Esperanta kulturo, la ĵurio de FAG opinias impona, ne baldaŭ superota prezento de la originala beletro en Esperanto.

 

    La duan premion (300 us.dolaroj) ricevas Hispana Esperanto-Federacio pro "Bitoteko", sia elektronika biblioteko, per kiu ekde 2013 elstaraj verkoj estas facile kaj senkoste alirebligataj al la publiko – laste, okaze de la 400-a datreveno de la morto de Miguel Cervantes, Donkiĥoto en la traduko de Fernando de Diego.

 

    Premio de 150 us.dolaroj estis donita al Jean Codjo, beninano vivanta en Kanado. Li kontribuis al la Esperanta literaturo per rakontoj, kiuj atentinde riĉigas la interkulturan dialogon. La ĵurio per sia decido ankaŭ volas kuraĝigi lin, ke li plue levu sian voĉon inter la esprimantoj de nia originala beletro.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments