El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fakulo: La elektado de usona prezidento malkaŝis malbonon de la usonstila demokratia sistemo (I)

| 2016-08-29
Bookmark and Share

    La ĉi-jara elektado de usona prezidento evidente malkaŝis la hipokritecon kaj limigitecon de la usona demokrati-elektada sistemo, kiu pliigis kontraŭstaron de la usonaj voĉdonantoj kaj kaŭzis dividiĝon de la usona socio.

 

    Estroj de la du partioj kaŝe regis la elektadon

 

Donald Trump (dokumenta foto el Xinhua-a Novaĵ-Agentejo kaj la brita novaĵ-agentejo Reuters)
 

    De la komenco de la elektado, Respublikana Partio malŝatas Donald Trump. Kiam li neatendite venkis siajn rivalojn, estraro de Respublikana Partio tuj faris sekretan projekton por malhelpi lin per diversaj rimedoj. Tamen, Trump estas ŝatata de voĉdonantoj, kiuj estas malkontentaj pri la nuna situacio de Usono. Kvankam tiuj estroj bone sciis, ke aliaj du konkurantoj el Respublikana Partio ne venkos Trump, tamen ili ankoraŭ ilin subtenis. Nur se Trump ne ricevus pli ol duonon da pozitivaj voĉoj, laŭ rilata regulo, la Respublikana Partio povos fari "interkonsiliĝan elektadon" en la Nacia Kongreso por rekomendi aliajn kandidatojn. Tamen, finfine Trump fariĝis kandidato el tiu partio post voĉdonado.

 

    Kompare kun la Respublikana Partio, la regado de la Demokrata Partio al la elektado estas relative kaŝita. Kiam la Demokrata Partio okazigis la Nacian Kongreson, en la retejo WikiLeaks estis publikigitaj kelkdek miloj da retleteroj ricevitaj de la Nacia Komitato de la Demokrata Partio en la komenca periodo de la elektado, por malkaŝi skandalojn de la altranguloj de la Demokrata Partio, kiuj kaŝe regis la elektadon per premado al Bernard Sanders, konkuranto de Hillary Clinton. Fakte, se Hillary ne ricevus sufiĉe da pozitivaj voĉoj el "superaj reprezentantoj" regataj de altranguloj de la Demokrata Partio, la nombro de la voĉdoniloj, kiujn ŝi ricevis, ne sufiĉus por ŝia kandidatiĝo.

 

Hillary Clinton (dokumenta foto el Xinhua-a Novaĵ-Agentejo kaj la usona novaĵ-agentejo Associated Press)
 

    Dum sia oficperiodo kiel ŝtata sekretario, malobservinte rilatajn regulojn de la Ŝtata Departemento de Usono, Hillary uzis privatan leterkeston por trakti oficialajn aferojn kaj serioze malkaŝis sekretojn de la ŝtato. Pri tio Hillary diris, ke ŝia farado estis aprobita de rilata sekcio de la Ŝtata Departemento kaj ŝi ne malkaŝis sekretojn dum traktado de leteroj.

 

    La Federacia Buroo de Enketado de Usono kaj la Ŝtata Departemento konstatis, ke Hillary diris mensogon, ŝia ago estis aprobita de neniu homo kaj inter la leteroj traktitaj de Hillary estas "plej konfidenca" dokumento.

 

Xu Changyin, esploristo de la esplora centro pri internaciaj aferoj de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments