El Popola Ĉinio>头条新闻>

16 landoj el centra kaj orienta Eŭropo en la Pekina Internacia Librofoiro

| 2016-08-25
Bookmark and Share


En la inaŭgura ceremonio de la Pekina Internacia Librofoiro 2016
 

    La 24-an de aŭgusto en Pekino inaŭguriĝis la Pekina Internacia Librofoiro 2016, en kiu kolektive partoprenas 16 landoj el centra kaj orienta Eŭropo. La ĉi-foja librofoiro, kun la ĉeftemo "Multkultura Kalejdoskopo", estas unu el la gravaj aranĝoj por la Jaro de Ĉinio kaj Landoj en Centra kaj Orienta Eŭropo por Kultura kaj Eduka Interŝanĝo.

 

    La librofoiro, kun 6 eksponejoj en areo de entute 1 200 kvadrataj metroj, allogis pli ol 2 400 ĉinajn kaj alilandajn kompaniojn kaj 70 eldonajn entreprenojn el centra kaj orienta Eŭropo. Dum la librofoiro estas eksponataj ĉirkaŭ 300 mil specoj da ĉinaj kaj fremdlandaj libroj nove eldonitaj. Krom Pollando, Hungario, Serbio, Rumanio kaj Albanio, la aliaj 11 landoj unuafoje kolektive partoprenas en ĉina librofoiro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments