Ŝaŭme vigla purigemo de pigra malpurigemulo
de USUI Hiroyuki
Unu el miaj plej ŝatataj poemoj de William Auld estas "Purigemulino", en kiu la poeto kun amoplena tenero moketas la purigemon, verŝajne, de sia edzino. Laŭ tiu poemo ŝia purig-manio estas tiom granda, kaj pro tio la poeto skribas: "Vi per ŝvabrilo kaj sitelo / purigus eĉ en la ĉielo / Anĝelajn harpojn vi polurus / ĝis ĉia muzikem' forkurus", kaj ankaŭ en la infero "Vi ardajn cindrojn forŝovelus / Kaj la kamenojn vi skovelus / Ĝis mem Satan' despere muĝus, / kaj plore en tavern' rifuĝus."
Mi mem absolute ne estas tia tipo de entuziasma purigemulo. Inter la dommastrumaj laboroj mi plej ŝatas la kuiradon, komisias la lavadon de vestoj al mia fidela amiko, aŭtomata lavmaŝino, kaj prefere lasas la loĝejon ŝimi sen purigado. Do ne pro mia purig-manio sed male pigra malpurigemo plore al tavern' rifuĝus Satan' for de mia hejmo.
La unua leciono: akvokrana garnaĵo
Do min mem surprizis, ke en julio ĉi-jare mi trovis, ke la akvokrano en la necesejo likas, kaj iel mi ekhavis emon mem ripari ĝin. Ankaŭ tiurilate mi estas granda mallertulo kaj neniam ĝis nun volis mem fari ion, sed ĉi-foje rigardante la likantan kranon mi tuj komprenis kion fari. Plej verŝajne sufiĉos ŝanĝi garnaĵon, mi pensis. Se estus antaŭ dek jaroj, mi eĉ ne konus tiun vorton. Sed dum mia multjara laborado en urbodomo en Japanio, en la jaroj 2009-2011 mi respondecis pri la mastrumado de urbaj konstruaĵoj por infanoj, kaj tio inkluzivis kontaktadon kun tubistoj kaj similaj por peti riparadon. En tiu okazo en mia kapo gravuriĝis kelkaj rilataj terminoj kiaj "garnaĵo", kaj jarojn post la alveno al Ĉinio ĝuste tiu ĉi vorto subite ekburĝonis en mia kapo.
Mi do iom zorge retumis, ankaŭ rigardis filmeton alŝutitan en jutubo pri anstataŭigo de malnova garnaĵo per nova. Fine en iu tagmeza paŭzo mi iris al feraĵisto - por konfesi la veron akompanate de kolegino - kaj aĉetis garnaĵon kaj tenajlon. Kun granda ekscitiĝo kaj kun iom da timo mi reiris hejmen, laboris super la akvokrano, kaj - hura! - la likado ĉesis.
Ŝaŭma bruo, ŝaŭma ĝuo
Sperto sukcesi gravas ĉu por infano ĉu por plenkreskulo. La sukceso de tiu ĉi eta tubista laboro kuraĝigis min provi mian ŝancon ankaŭ en la kampo de purigado. Hazarde por kuirado mi aĉetis baksodon kaj rememoris, ke ĝi estas uzebla ankaŭ por purigado. Denove mi hastis retumi kaj trovis, ke por purigi makulojn de oleo en kuirejo utilas fari paston el baksodo kaj akvo, meti ĝin sur la makulojn kaj poste verŝi iom da vinagro - kaj jen saŭmo por la plezuro eĉ de plenkreskulo! Poste se vi forviŝas la restaĵon, estas for la makuloj.
La ĝuo vidi kaj aŭdi ŝaŭmon subite faris min entuziasma purigemulo, kaj mi komencis iom post iom purigadi la kuirejon, proksimume tridek minutojn ĉiutage. Kia grandega ŝanĝiĝo, se pensi pri mia antaŭa pigreco! Post unu semajno la kuirejo fariĝis aspekte almenaŭ akceptebla. Mi ambicias, ke mi daŭrigos la purigadon kaj iam faros mian tutan loĝejon pura. Sed post ĉio mi ne estas tiel granda purigemulo kiel Meta Auld, kaj mia loĝejo neniam estos tiom perfekte purega. Tio tamen eventuale havus unu avantaĝon: en mia loĝejo anĝeloj konstante ludus plezurajn ŝaŭmajn melodiojn verŝante vinagron al baksodo.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat