El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina mars-esplorveturilo kun kvar "grandaj flugiloj"

| 2016-08-24
Bookmark and Share


Mars-esplorveturilo kaj surterigilo
 

    La 23-an de aŭgusto, la lun-esplora kaj spac-projekta centro de la Ĉina Ŝtata Administracio de Scienco, Teknologio kaj Industrio por Nacia Defendo publikigis la projektan desegnon de la unua mars-sondilo de Ĉinio kaj tiun de mars-esplorveturilo.

 

    La mars-esplorveturilo havas kvar "grandajn flugilojn" el sunenergiaj pil-platoj. Sun Zezhou, ĉefa dezajnisto de la mars-sondilo, diskonigis, ke same kiel la lun-esplorveturilo Yutu (Jada Leporo), la mars-veturilo havigos al si energion per sun-energio. Pro malforta lumigado de Marso kaj malforta rolo de mars-atmosfero al sunbrilo, la liverado de energio al la mars-esplorveturilo estos pli malfacila ol tiu al Yutu. Pro tio mars-esplorveturilo havas kvar "flugilojn", du pliaj kompare al Yutu.

 

    Sun Zezhou diris, ke la projektita servodaŭro de mars-esplorveturilo, kun pezo de pli ol 200 kilogramoj, estas tri mars-monatoj. Tiu mars-sondilo kunportos 13 ŝarĝojn inkluzive de telesensa fotilo kaj radaro uzota por sondi ĉirkaŭaĵojn kaj atmosferon de Marso. Ili faros sondadon pri morfologio de Marso, ĝiaj grundo, ĉirkaŭaĵoj, atmosfero, distribuado de akvo kaj glacio, fizika kampo kaj interna strukturo.

 

    La unua mars-sondado de Ĉinio estis difinita en la komenco de la kuranta jaro, kaj laŭplane, la mars-sondilo estos lanĉita kaj sendita en la ter-marsan transigan orbiton per la transporta raketo Changzheng-5 (Longa Marŝo 5) en Wenchang-a Spac-lanĉa Centro, Hainan-provinco en suda Ĉinio, en julio aŭ aŭgusto 2020. Post flugado de 7 monatoj kaj plenumado de "rondirado, surteriĝo kaj inspektado", ĝi restos en Marso.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments