El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita amaskomunikilo: Alibaba disvastigas Alipay en Britio

| 2016-08-23
Bookmark and Share


Alipay uzeblas en legombazaro de Wenzhou, Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio. (dokumenta foto de Su Qiaojiang)
 

    Brita amaskomunikilo informis, ke la kompanio Alibaba intencas disvastigi ĉinan pagservon en Britio, kaj nun ĝi konsiliĝas kun supraj detalistoj de Britio kaj hotel-grupoj, inkluzive de la magazeno Harrods kaj Interkontinenta Grupo, kiu havas la hotelon Hilton.

 

    La retejo de la brita Telegraph raportis en la 21-a de aŭgusto, ke Alipay, funkciigata de la financa institucio de la e-komerca magnato de Ĉinio, estas poŝtelefona monujo, per kiu ĉinaj turistoj povas pagi eksterlande. Nun pli ol 450 milionoj da ĉinoj uzas la telefonan programon Alipay. Lastsemajne, tiu institucio subskribis kontrakton kun franca entrepreno pri e-pago Ingenico.

 

    Aymer Chand, ĝenerala direktoro de Alibaba en Britio kaj Irlando, diris, ke laŭplane ĉefaj vendejoj kaj turismaj lokoj de Londono akceptos pagon per Alipay por ke pli multaj ĉinoj vojaĝu al Londono dum la Aŭtunmeza Festo kaj la Nacia Festo de Ĉinio.

 

    Laŭ statistiko de Brita Turisma Administracio, la pokapa elspezo de ĉinaj turistoj en Britio estas 2 176 britaj pundoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments