El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prove funkciigita la vitra ponto en la pitoreskejo Zhangjiajie

| 2016-08-22
Bookmark and Share


Turistoj sur la vitra ponto en la 20-a de aŭgusto
 


La vitra ponto prove funkciigita ekde la 20-a de aŭgusto
 


Turistoj sur la vitra ponto en la 20-a de aŭgusto
 


Turistoj kunfotiĝis sur la vitra ponto en la 20-a de aŭgusto.
 

    Post kontrolado de rilata departemento, prove funkciis ekde la 20-a de aŭgusto la vitra ponto super la Granda Kanjono en la pitoreskejo Zhangjiajie, Hunan-provinco de Ĉinio. Tiu ponto, konsistanta el 99 travideblaj vitroj, longas je 430 metroj, larĝas je 6 metroj kaj altas je ĉ. 300 metroj de sur fundo de la kanjono. Rigardate de malproksime, la maldika vitra ponto aspektas kiel flugilo de cikado sin kaŝanta inter montoj kaj riveroj. Irante sur la ponto, turistoj povas klare vidi krutaĵojn malsupre kaj sentas kvazaŭ irantaj en la aero. Dum la prova funkciado, turistoj devas mendi vizitbiletojn antaŭ unu tago. La pitoreskejo akceptas 10 mil vizitantojn ĉiutage kaj la vitra ponto nur 8 mil.

 

Fotoj de Long Hongtao, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments