Inaŭgurita la Ŝanhaja Libro-foiro 2016
En la 17-a de aŭgusto estis inaŭgurita en la Ŝanhaja Ekspozicio-Centro la Ŝanhaja Libro-foiro 2016 kun la temo "Ami legadon, ami la vivon". La libro-foiro estas malfermata de la 9-a horo ĝis la 21-a horo ĉiutage kaj daŭros 7 tagojn. En la ĉi-jara libro-foiro partoprenas pli ol 500 eldonistoj kaj estas eksponataj pli ol 150 mil titoloj. Dum la libro-foiro okazos ankaŭ pli ol 700 aktivecoj pri legado kaj kulturo.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments