El Popola Ĉinio>头条新闻>

Puyang de Henan-provinco liveras al virinoj oportunon por dungiĝo

| 2016-08-19
Bookmark and Share

    Taiqian en la urbo Puyang de Henan-provinco estas malriĉa gubernio de Ĉinio. La ĉefaj enspezoj de lokanoj venas el laborado en aliaj lokoj. Tamen, por zorgi pri maljunuloj kaj infanoj, multe da lokaj virinoj estas devigataj resti en sia hejmloko. Dank' al monhelpo de la ĉina registaro, oni konstruis en la gubernio laborigan bazon por allogi entreprenojn por ke lokaj kamparanoj plibonigu siajn vivojn per laborado en sia hejmloko.

 

 

    Tri generacioj, bopatrino Yue Ximei (la 2-a de maldekstre), bofilino Zhang Guijü (la 1-a de dekstre) kaj edzinoj de nepoj (la 1-a de maldekstre kaj la 2-a de dekstre), plektas rotangaĵojn en fabriko de rotangaĵoj en Zhaolou-vilaĝo, Chengguan-urbeto de Puyang. (fotita en la 9-a de aŭgusto)

 

 

    Vilaĝano batas kotonsemojn per ligna bastono en produktejo de vatitaj vestoj en Dayuchen-urbeto de Taiqian-gubernio. (fotita en la 9-a de aŭgusto)

 

 

    Kamparano-laboristino kolektas vinberojn en la industria bazo Sanhuanggu de Taiqian-gubernio. (fotita en la 9-a de aŭgusto)

 

 

    Juna entreprenistino gvidas laboristinon en vestofabriko de Dayuchen-urbeto de Taiqian-gubernio. (fotita en la 9-a de aŭgusto)

 

Fotoj de Feng Dapeng, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments