Slovena milita malliberejo fariĝis hotelo
La antaŭa milita malliberejo en Ljubljano, ĉefurbo de Slovenio, estis transformita de artistoj en hotelo, kiu donas al turistoj apartan sperton. Jen ĉambro de la hotelo.
Tiu malliberejo estis finkonstruita de armeo de Aŭstrio-Hungario en 1882, kaj reakirita el la jugoslava federacia armeo en 1991. Poste, pli ol 80 en- kaj eksterlandaj artistoj transformis ĝin en hotelon dum ĉ. 10 jaroj. En 2003 ĝi malfermiĝis al la publiko. Tio estas manĝejo de la hotelo.
En la hotelo estas 20 "karceroj" du- aŭ tri-personaj, 2 grandaj ĉambroj kun 12 litoj kaj 6 ĉambroj kun 5 litoj. Kun aparta stilo ĉiu ĉambro havas originajn fenestrojn kaj pordon. Tiu malgranda ĉambro ĝuigas apartan sperton.
Ĉambro kun lito, vestoŝranko kaj skribotablo
La publika ripozejo en la hotelo
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat