El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita amaskomunikilo: La Monda Banko unuafoje emisios SDR-obligacion en Ĉinio

| 2016-08-16
Bookmark and Share


La emblemo de la Monda Banko
 

    Laŭ informo el la brita novaĵ-agentejo Reuters en la 12-a de aŭgusto, la Centra Banko de Ĉinio atestis, ke la Monda Banko ricevis la permeson emisii, en obligaciaj merkatoj inter ĉinaj bankoj, taks-obligaciojn de SDR (Speciala Tir-Rajto), kun la sumo de 2 miliardoj de SDR, kaj reguligitajn per Renminbi. La unuaj obligacioj estos emisiitaj en la proksima estonteco.

 

    La Centra Banko de Ĉinio anoncis en sia retejo, ke tio estos utila provo por antaŭenigi merkatigon de la financa instrumento de SDR, cele al plue vasta uzado de SDR por pliigi stabilecon kaj tenacecon de la internacia mona sistemo.

 

    La Centra Banko de Ĉinio diris, ke la SDR-a taks-obligacio povas eviti riskon de unu sola mon-instrumento en interezo kaj valuta kurzo, utilas al diverseco de distribuo de aktivoj de investantoj ĉinaj kaj alilandaj, utilas ankaŭ al riĉigo de negoc-specoj en obligaciaj merkatoj de Ĉinio kaj al malfermado kaj disvolvado de obligaciaj merkatoj.

 

    En la fino de la pasinta novembro, la Internacia Mon-Fonduso konsentis preni Renminbi kiel unu el la SDR-aj monspecoj, kun la proporcio de 10.92%.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments