El Popola Ĉinio>头条新闻>

Popolanoj de la Korea Respubliko refoje faris manifestacion kontraŭ THAAD

| 2016-08-15
Bookmark and Share

 

    La 14-an de aŭgusto, ĉirkaŭ 5 mil homoj renkontiĝis en Seulo por protesti kontraŭ la decido de la registaro de la Korea Respubliko pri dislokigo de THAAD (Terminala Altaltituda Areo-Defendo).

 

    Posttagmeze de tiu tago, popolamasoj el diversaj lokoj de la lando renkontiĝis antaŭ la Memoriga Muzeo de Militoj en Seulo kaj manifestaciis al la komuna komandejo de Usono kaj Korea Respubliko, kun sloganoj kontraŭ THAAD levitaj per la manoj. Kelkaj homoj eĉ bruligis raketan modelon kun skribaĵoj "THAAD".

 

    Vespere, je la 7-a horo, la placo de la urbodomo, kun areo de ĉ. du piedpilkaj ludkampoj, estis plena de popolamasoj, inter kiuj estis seulanoj, studentoj kaj reprezentantoj de civitanoj de Seongju, kie THAAD estos dislokigita. Svigante sloganojn kun la skribaĵoj "Kontraŭi THAAD eĉ per la vivo", "Ni deziras la pacon, ne THAAD", ili esprimis siajn subtenojn al la popolanoj en Seongju kaj postulas, ke la registaro tuj forigu la decidon pri dislokigo de THAAD.

 

    La organizanto de la manifestacio diris, ke la registaro gvidata de Park Geun-hye pretendis, ke la dislokigo de THAAD estas por rezisti al la minaco de nukleaj armiloj kaj misiloj el la Korea Popol-Demokratia Respubliko, tamen fakte, la faro kaŭzos nur nuklean kontraŭstaron kaj konkuron en armado, kaj minacos la pacon kaj sekurecon de la Korea Respubliko.

 

    Prezidanto de la Seongju-a Asocio de Kamparanoj diris, ke se THAAD estus dislokigita en Seongju, la Korea Respubliko estos reduktita al milita kolonio de Usono. La popolanoj de la Korea Respubliko devas solidariĝi por kune rezisti al THAAD, kaj tiuj de Seongju batalos kontraŭ THAAD ĝis la fino.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments