El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis aŭtovoja projekto de AIIB en Pakistano

| 2016-08-15
Bookmark and Share

 

    La 13an de aŭgusto en la regiono Shorkot de Panĝabo de orienta Pakistano startis la konstruado de la sekcio de la aŭtovojo M4 inter Shorkot kaj Khanewal. Tio markis komenciĝon de la unua aŭtovoja projekto de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) en Pakistano.

 

    Pakistana ĉefministro Nawaz Sharif ĉeestis la ceremonion de la projekto. Li diris, ke la pakistana registaro antaŭenpuŝas la infrastrukturan konstruadon de energio kaj trafiko, kaj tio profitigos la pakistanan popolon. Pakistano dankas Ĉinion pro ĝia subteno en la konstruado de energia kaj trafika infrastrukturoj. Li kredis, ke post la finkonstruo de la aŭtovojo, la trafika reto de Pakistano estos plibonigita, kaj tio helpos loĝistikan disvolvadon. Sharif diris ankaŭ, ke Ĉinio estas vera elprovita amiko de Pakistano, kaj Pakistano estas kontenta pri la progreso de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.

 

    La 64-kilometra aŭtovojo estas kunfinancata de AIIB kaj la Azia Disvolva Banko per pli ol 200 milionoj da usonaj dolaroj, kaj estos finkonstruita post du jaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments