Ĵurnalo de la Korea Respubliko: la kontraŭ-misila sistemo THAAD povas bari unu trionon da ĉinaj misiloj Dongfeng
Laŭ raporto farita de la tagĵurnalo Joongang Ilbo de la Korea Respubliko en la 9-a de aŭgusto, la kontraŭ-misila sistemo THAAD (Finstadia Altaltituda Areo-defendo) povos detrui atak-kapablon de la misiloj Dongfeng en nordorienta Ĉinio. Iu ĉina milit-eksperto opinias, ke la raporto, malgraŭ diversaj devojiĝoj, finfine rekonas, ke THAAD minacas la sekurecon de la najbaraj landoj de la Korea Respubliko, kia Ĉinio. Sed krome estas pli profunda motivo por Ĉinio kontraŭstari la dislokigon de tiu ĉi usona kontraŭ-misila sistemo en orienta Azio: ĝi certe perturbos la regionan militan ekvilibron.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat