El Popola Ĉinio>头条新闻>

Venko bazita sur kapablo

| 2016-08-11
Bookmark and Share

 

    "Hieraŭ mi elĉerpis mian prahistorian energion. Ho, hodiaŭ mi ja estas senenergia!"

 

    La 8an de aŭgusto, post la finalo de la virina 100-metra dorsnaĝado en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj, ĉina naĝistino Fu Yuanhui montris etan malĝojon antaŭ la kamerao, ĉar ŝi pensis, ke ŝi jam perdis la ŝancon akiri olimpikan medalon. Tamen ŝia signeca mieno kun rideto tuj revenis sur la vizaĝon, kiam ŝi informiĝis, ke ŝi gajnis la kupran medalon.

 

    Fu fariĝis la plej populara olimpika sportisto pro siaj diversaj mienoj. Ŝi kuntiris la brovojn pro doloro, ridegis pro ĝojo kaj rondigis siajn okulojn pro surpriziĝo... Ŝiaj mienoj estis troigaj tamen ne afektaj, kaj ŝi ĉiam montris sian malkaŝecon. Plie, la gajno de la kupra medalo, la unua olimpika medalo por ŝi, grandigis ŝian famon.

 

    La gepatroj sendis la 5-jaran filinon al sportlernejo por praktikado de naĝado, ĉar ili esperis, ke sportado helpos fortigon de la filino suferanta astmon. Neniu tiam atendis, ke ŝi fariĝos stelo. En 2015 Fu gajnis por la unua fojo oran medalon en la Monda Naĝĉampionado en Kazano de Rusio. Tamen pro sanproblemo ŝi ne povis sin ĵeti en normalan trejniĝon, kaj ŝia humoro estis influita. Feliĉe, ŝi ne perdis la ŝancon partopreni en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj.

 

    Fu komunikas siajn persistemon kaj optimismon al ĉiuj aliaj. El ŝiaj ĝojo kaj ĉagreno, la ĉinaj televidspektantoj trovis la veran plezuron de sportaj konkursoj. Tio estas, ke sportistoj devas ne nur superi aliajn, sed ankaŭ sin liberigi de eksteraj malhelpoj kaj starigi firman memfidon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments