El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Estrara kunsido de ILEI

| 2016-08-11
Bookmark and Share

 

    La 8an de aŭgusto en Nyiregyháza, Hungario, okazis Estrara Komuniko (EKO) inter 6 estraranoj de ILEI kaj reprezentantoj de UEA kaj TEJO. Estis sinsekvaj 3 laborkunsidoj atestante la bonan kaj proksiman kunlaboradon inter UEA kaj ILEI.

 

    1.Laborkunsido pri la pretigata retejo Aktivulo.net

 

    Al la kunsido partoprenis Dima Ŝevĉenko, vicprezidanto de UEA, kaj Anna Striganova. Konsentitaj la necesaj paŝoj por publike malfermi la novan retejon. Ŝlosila estas la detala parto de la paĝaro pri Aktivula Maturigo, kiu prezentos liston kaj bazajn informojn pri ĉiu okazinta kaj okazonta AMO-seminario, kune kun ligo al paĝo por ĉiu unuopa seminario. Tiu paŝo bezonas plian programadon, por ebligi tion UEA devigas sin liveri kiom eble plej kompletajn materialojn por minimume du seminarioj. Ĝis nun la retejo havas nur pasive legeblajn erojn, sed interaktivaj elementoj estos aldonataj, ĉar la arĥitekturo permesas tion. La retejo estas konceptite, por ke ĝi plene integriĝu en la plene novan asocian retejon.

 

    2.Laborkunsido pri Jaro de la Lernanto

 

    En la kunsido la partoprenantoj pretigis detalan tabelan realigoplanon. Aldoniĝas al la listo de eventoj kvar novaj eroj, iuj certaj, iuj esplorataj; la plena listo sekve ampleksas 14 eventojn en ĉiuj kvin kontinentoj. Konsentite, ke la ĉefa retejo de la Jaro aperos ĉe la baldaŭ lanĉota retejo de UEA Aktivulo.net, sed la retejo de ILEI ilei.info prezentos bazajn informojn; la du retejoj referencos unu la alian.

 

    3.Kunsido pri Universitata Agado

 

    En ĝi kunsidis pluraj membroj de la Universitata Komisiono de ILEI. Estis esprimitaj kelkaj diskutoj pri la starigo de komuna komisiono de UEA/ILEI/CED, kiu havus subtenan kaj kunordigajn rolojn, tute ne ordondonan. La kunsido aŭskultis pri nova oferto en la universitato UAM en Poznano, Pollando, pri dujara programo de magistraj studoj, kaj pri kio ni raportos pli komplete en estonta EKO-komuniko.

 

    La estraro kunsidis dum tri pliaj tagoj. Partoprenis 6 el 7 estraranoj – la sepa devis manki pro vizaj kialoj. Al ĝi ĉeestis observantoj de UEA kaj TEJO. Por ŝpari vojaĝkostojn, ILEI organizis estrarkunsidon tuj post la Konferenco. En la kunsido estis diskutoj pri instruista trejnado en Esperanto kaj pri junularo kaj TEJO. Kiel la frukto, TEJO kaj IlEI kunlaboros, junaj instruemuloj havos eblojn ekzerci siajn kreskantajn kapablojn, ekz. pere de gvido de modellecionoj en la ILEI-Konferenco.

 

Raportita de Stefan MacGill (UEA) kaj Mirejo Grosjean (ILEI)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments