Suda Ĉina Maro>Vero pri la Suda Ĉina Maro>

Okazos 13a Altrangula Konferenco por Efektivigo de Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro

| 2016-08-10
Bookmark and Share

 

    La 9an de aŭgusto Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, respondis la demandon pri la 13a Altrangula Konferenco por Efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro.

 

    Ĵurnalisto demandis, ĉu ŝi povas raporti pri la 13a Altrangula Konferenco por Efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, kiu baldaŭ okazos.

 

    Hua respondis, ke Ĉinio okazigos la 13an Altrangulan Konferencon por Efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro en la 16a de aŭgusto en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Vicministro pri eksterlandaj aferoj Liu Zhenmin kaj altranguloj el ministerioj de eksterlandaj aferoj de membrolandoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASOAN) ĉeestos la konferencon, kaj antaŭ tio okazos ankaŭ la 18a kunveno de komuna laborgrupo por efektivigo de la deklaracio.

 

    Ŝi diris ankaŭ, ke laŭ la spirito de la komuna deklaro publikigita de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj membrolandoj de ASOAN por ampleksa efektivigo de la deklaracio, Ĉinio kaj la membrolandoj de ASOAN plu diskutos pri rilataj demandoj kaj profunde interŝanĝos opiniojn por efektivigi la deklaracion kaj antaŭenpuŝi interkonsiliĝon pri Kodo de Konduto de la Suda Ĉina Maro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments