Verkoj de la ĉina nemateria kultura heredaĵo antaŭfestas la pintkonferencon de la Grupo 20

Knedpastaj verkoj pri la ŝtatgvidantoj de la Grupo 20 faritaj de Wu Xiaoli, unu el la heredantoj de la ĉina nemateria kultura heredaĵo


Lastatempe en Hangzhou eksterlandaj turistoj amase vizitis la historio-kulturan straton Qiaoxi, kiu situas ĉe la bordo de la Granda Kanalo Pekino-Hangzhou. Post kelkaj semajnoj en la urbo okazos la pintkonferenco de la Grupo 20, kaj pro tio ĝuste nun la laŭdaj atentoj de eksterlandanoj enfokusiĝas al la ligoj inter la ĉina tradicia kulturo kaj la mondo, kaj harmoniaj kaj malfermaj konceptoj, kiuj montriĝas en la ĉina folkloro. Per fingropintoj de eminentaj metiistoj, kies verkoj nun estas eksponataj en la strato, brile manifestiĝas la ĉarmo de la ĉina kulturo. Malgraŭ la ekonomia tutmondiĝo nun pli kaj pli akcelata, novan viglecon disradias diversaj lokaj metiartoj tradiciaj kiel manfarado de papero-ombreloj, silko-ŝpinado, te-kulturo kaj produktado de tondiloj kun la marko Zhang Xiaoquan.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat