El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj festas sian valentenan tagon

| 2016-08-09
Bookmark and Share

 

    La 9a de aŭgusto ĉi-jare estas la ĉina valentena tago, tradicie nomata la festo Duoble Sepa, ĉar ĝi estas festata en la sepa tago de la sepa monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Donitaĵoj de la Grupo Alibaba montris, ke lastatempe draste kreskis la retserĉado per la ŝlosil-vortoj freŝa floro, rozo kaj ĉokolado, kaj 84% da ekspresaj poŝtaĵoj de floroj en la sama urbo estis bukedoj da rozoj. Tio montras, ke pli kaj pli da homoj festas tiun tagon kiel la ĉinan valentenan tagon.

 

    Donitaĵoj montras, ke dum la du semajnoj ĉe la okcidenta Valentena Tago en la 14a de februaro kaj la ĉina festo Duoble Sepa, la interreta vendokvanto de freŝaj floroj okupas 10% de la tutjara. Kompreneble la vendokvanto estas pli granda dum la Valentena Tago, tamen tiu dum la festo Duoble Sepa daŭre kreskas jaron post jaro. La vendokvanto en 2015 kreskis je 97% surbaze de tiu en la antaŭa jaro, kaj ĉi-jare la kresko eble estos rekorda.

 

    Estis diferencoj inter malsamaj urboj. Homoj el la unua-nivelaj urboj aĉetis plej multe da floroj. Tiuj urboj kaj la dua-nivelaj urboj okupis 60% de la totala vendo. Ankaŭ en foraj urbetoj rapide kreskis vendo de floroj.

 

    Geedzoj ne estas tiom fervoraj kiel geamantoj en aĉetado de floroj. Tamen iuj geedzoj diris en respondo al enketo, ke ili preferas aĉeti hejmajn aparatojn, ekzemple kafomaŝinon, manĝil-lavmaŝinon aŭ bala-roboton kiel donacon por tiu tago. La donitaĵoj el la retvendejo Tmall indikis, ke evidente kreskis la vendokvanto de malgrandaj hejmaj aparatoj kiaj elektraj raziloj, elektraj dentobrosoj, beligmaŝinoj ktp.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments