El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Finiĝis la 49-a Konferenco de ILEI

| 2016-08-09
Bookmark and Share

    La konferenca loko, Universitato de Nyiregyhaza, estas ideala loko facile atingebla el la urbocentro per buso. Estas bela parko kun benkoj por babilado, diversaj ĉambroj en kunvenejoj, belaj agrablaj salonoj kaj komfortaj ĉambroj por nia restado. Aliĝis 136 personoj, el ili partoprenis 120. Tio estas granda sukceso. Nia Konferenco, kiu baldaŭ akiros la nomon de Kongreso, altiras ĉiam pli da personoj. Laŭ la sugesto de unu el niaj membroj, Rob Moerbeek, ILEI lanĉis konkurson por financa subteno por partopreni la Konferencon. 20 personoj utiligis al si tiun eblon. Do tia subtenpolitiko montriĝas fruktodona.

 


En la ferma ceremonio
 


En la ferma ceremonio
 

    La programo estis riĉa kaj bunta. Okazis E-kurso por komencantoj (partoprenis meznombre 20 personoj, 11 el ili ricevos atestilon), kun diversaj instruistoj. Ankaŭ okazis IT, Instruista Trejnado, kun 48 personoj, 25 el ili baldaŭ ricevos atestilon pri partopreno. 5 partoprenantoj povis fari mallongan provlecionon kaj kompreni la komentojn de kelkaj fakuloj. Tia 12-hora Trejnado ne donas diplomon, la fina dokumento estas simpla atestilo pri partopreno. Estis simpozio, kiel ideala kompletigo de la Instruista Trejnado, kun diversaj prelegoj rilate al instruado kaj lernado. La instruistoj ricevis abundajn informojn kaj analizojn pri sia laboro.

 


Raporto pri la 49-a Konferenco de ILEI publikigita en loka ĵurnalo
 

    La estraro de ILEI nuntempe nombras je 7 personoj. Bedaŭrinde Emile Malanda Nianga, el Sud-Afriko, ne povis alveni. La 6 ceteraj membroj restos por kunsidi dum 3 pliaj tagoj. Aldoniĝas la vic-prezidanto de UEA Stefan MacGill kaj la reprezentanto de TEJO Michal Matuŝov.

 

    La Komitato kunsidis trifoje kaj laboris en serena kaj pozitiva etoso. Ni bonvenigis du novajn sekciojn, unu en Tanzanio kaj unu en Barato, ni elektis Doktorinon Ilona Koutny kiel Honoran Membron de la Ligo. La Komitato aprobis la raportojn kaj senŝarĝigis la Estraron. Tio estas grava paŝo en nia harmonia kunlaboro.

 

    La lanĉo de la JARO DE LA LERNANTO okazis oficiale en Nitra okaze de la Tago de la Lernanto dum UK. En Nyiregyhaza, la Komitato de ILEI kaj la partoprenantoj havis la okazon malkovri tiun projekton kaj scii pri tiu nova defio por ILEI. Ĉiuj sentis sin envolvita en tiu grava evento!

 

    Nema, estro de la korea ILEI-sekcio kaj la prezidanto de LKK 2017, prezentis al ni la urbon Busano, kie ni kunvenos venontjare. Ĉiuj ricevis memorbastoneton, kiu enhavas diversajn dokumentojn.

 

    Tri temoj fariĝis apartaj fokusoj en nia Konferenco: universitata agado, Esperanto en lernejoj kaj Esperanto-centroj. Tiuj temoj restos en la centraj pripensoj de ILEI kaj de ties aktivuloj.

 

    Plie ni spektis tre belan filmon pri Tibor Sekelj, senlaca vojaĝanto kaj grava esperantisto por la tuta movado. En la ekskurso oni vizitis la urbon Abaŭjszanto, kie vidiĝas statuo kaj memorĉambro de K. Kaloczay. Tie la urbestro akceptis la esperantistojn kaj regalis ilin per aperitivo.

 

    La estraro kunsidis multfoje por organizi plibonan kongreson en la venonta jaro. Ĉar nun normaliĝas, ke partoprenas pli ol 100 personoj, ni devas cerbumi pri kresko de niaj laborfortoj por niaj estontaj Kongresoj.

 

    Raportita de Mireille Grosjean, Prez de ILEI

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments