El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandanoj en Hangzhou de Ĉinio

| 2016-08-08
Bookmark and Share

    En majo de la kuranta jaro fondiĝis en la distrikto Xiacheng de la urbo Hangzhou la unua centro de la provinco Zhejiang por servi al fremdlandaj entreprenistoj. Krom starigo de platformo por du-direkta elektado, la centro liveras ankaŭ viz-konsultadon, diskonigon de registaraj politikoj, trejnadon pri registrado de entreprenoj kaj deklaro de impostoj, kaj aliajn servojn por entreprenado de fremdlandanoj en Ĉinio. En la provinco Zhejiang estas pli ol 25 mil studentoj el 176 landoj. En 2015 la nombro de tieaj fremdlandaj studentoj okupis la trian lokon en Ĉinio post Pekino kaj Ŝanhajo. Plejparto de ili lernas aŭ laboras en Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang, kaj intencas ligiĝi al la urbo per entreprenado.

 

 

    Fremdlandaj studentoj, kiuj faras praktikan laboradon pri homfortaj resursoj en la centro de Hangzhou. (fotita en la 2-a de aŭgusto)

 

 

    La 4-an de aŭgusto, 25-jara hispano Wang Leyuan serĉis informojn pri klientoj. En la fino de 2015, li ekentreprenis eksportadon de ĉinaj elektro-veturiloj al Hispanio. Li diris: "La ekonomia disvolvado de Ĉinio kreis multe da ŝancoj, mi estas altirita de grandega komerca potenciala forto de Ĉinio kaj pro tio mi decidis entrepreni en la lando."

 

 

    23-jara kazaĥo Ajiang estas kvar-studjara studento de la fakultato pri komerca ĉinlingvo de la Zhejiang-a Universitato de Scienco kaj Teknologio. Profitante de la someraj ferioj, li faras praktikan laboradon pri homaj rimedoj en la centro de Hangzhou. Li diris, ke li planas funkciigi, kune kun siaj kunlernantoj, fremdlingvan trejnejon en Hangzhou.

 

 

    Diskutas studentoj, kiuj praktike laboras en la centro. (fotita en la 2-a de aŭgusto)

 

(Fotoj de Huang Zongzhi, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments