El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Hongkongo okazas kinofestivalo pri okcidenta Ĉinio

| 2016-08-04
Bookmark and Share


Sceno el la kino Ŝtupetaro al Paradizo
 

    Dum la tuta aŭgusto en Hongkongo okazas kinofestivalo pri okcidenta Ĉinio, kaj estas 25-foje projekciataj la rilataj filmoj. Organizata de la Laborista Sindikado de Sudĉina Film-industrio kunlabore kun la filmo-produktaj firmaoj, Organizaĵo Arĝenta Metropolo kaj Suda Filmo-Kompanio, la festivalo celas helpi al la hongkonga publiko konatiĝi kun la Silka Vojo.

 

    Chen Yiqi, ĝenerala direktoro de la Organizaĵo Arĝenta Metropolo, prezentis la elektitajn sep kinojn: La inaŭgura kino de la festivalo Tibeto kaj ĝia najbareco: vivo kaj tempo montras harmonion inter la homaro kaj la naturo. Ŝtupetaro al Paradizo priskribas sperton grimpi la monton Everesto. Thangs Ka detale prezentas al la publiko tiunoman pentraĵon unikan al Tibeto. Aŭtentika Amo, kino el la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, bildigas antaŭ la spektantoj sindoneman amon. Centoj da Birdoj Adorantaj la Fenikson prezentas la heredadon de la popolaj artoj en la provinco Shaanxi. Abolo de la Sklav-sistemo enfokusiĝas al la liberiga procedo de sklavoj en Tibeto. La Herbo en Vento montras al ni la viv-stilon en okcidenta parto de Sichuan-provinco. Chen Yiqi esprimis sian esperon, ke tiuj kinoj pliprofundigos la komprenon de hongkonganoj pri okcidenta Ĉinio.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments