El Popola Ĉinio>头条新闻>

Magnatoj de hejmaj aparatoj konkurencas por kampara merkato

| 2016-08-03
Bookmark and Share

 

    La 2an de aŭgusto Gome, magnato de hejmaj elektronikaj aparatoj, kaj la ekspreskompanio Anxun okazigis ceremonion por subskribo de interkonsento pri alianco kun la celo, ke ĝis la fino de 2018 Anxun malfermos pli ol 20 milojn da aliancitaj filioj en la kamparo de la tuta lando por prospektori la kamparon.

 

    "Nun komercaj kompanioj turnas sian atenton al loĝistikaj servoj, kaj tiuj lastaj entreprenas komercon. La diferenco inter loĝistiko kaj komerco iĝas pli kaj pli malklara," diris Liu Dongtun, ĉefo de Anxun. Anxun kreos la kamparan reton per malfermo de filioj en la kamparo. Laŭplane antaŭ la fino de 2018 Anxun starigos pli ol 20 milojn da aliancitaj filioj por formi platformon kombinantan produkton, financon, komunikadon, vendon kaj loĝistikon.

 

    La alianciĝo de Gome kaj Anxun estas nur miniaturo de la strategioj de multaj ĉi-rilataj kampanjoj por la kampara merkato. En la lastaj jaroj pro intensa konkurenco inter tiuj kampanioj en ĉefaj urboj, iuj magnatoj turnas sian atenton al la kampara merkato kun granda potencialo kaj plenforte disvolvas loĝistikajn servojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments