El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel la pintkunveno de G20 en Hangzhou aldonos movforton por reprosperigo de la monda ekonomio

| 2016-08-02
Bookmark and Share

de Liu Baolai

 


 


    La 11-a Pintkunveno de Gvidantoj de G20, okazonta septembre en Hangzhou de Ĉinio, estos vaste atentata de ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj. La internacia komunumo esperas, ke dum la ĉi-foja pintkunveno oni povos atingi vastan komunan konon por konduki la mondan ekonomion eliri el embarasa situacio.

 

    Kiel gastiganto de la ĉi-jara pintkunveno de G20, Ĉinio havas sufiĉe da inteligenteco kaj kapableco prezenti siajn novajn ideon, projekton kaj metodon por antaŭenpuŝi la mondan ekonomion al nova ŝtupo. Mi opinias, ke kadre de la ĉeftemo "Krei Renovigan, Viglan, Kunagadan kaj Tolereman Mondan Ekonomion", la pintkunveno de G20 devas meti pragmatecon sur la unuan lokon kaj havi jenajn pripensojn:

 

    La unua estas elmeti novan strategion de G20 pri disvolvado. Nuntempe la monda ekonomia situacio alfrontas problemon pri reprosperigo. Pro tio la pintkunveno de G20 devas sin konformigi al la epoko, penadi por antaŭenpuŝi disvolvadon de la monda ekonomio kaj fari la pintkunvenon ekonomia platformo nemankigebla. Dum la pintkunveno, oni devas prezenti novajn metodojn realigeblajn por stabiligo de financa merkato, reprosperigo de la monda komerco kaj reformado de koncernaj mekanismoj.

 

    La dua estas plifortigi viglecon kaj movforton de la disvolvado de la monda ekonomio. Kiel sciate de ĉiuj, homoj havas fortan subjektivan iniciatemon, pro tio oni devas ludigi la rolon de personoj. La registaroj de G20 devas unue plifortigi konvinkon de popolamasoj, starigi ilian memfidon kaj stimuli ilian entuziasmon per la pintkunveno de G20; due plibonigi la popolan vivon kaj ĝuigi al ili dividendon de la ekonomia disvolvado; trie kuraĝigi renovigon, starigi kaj perfektigi mekanismon pri kuraĝigo.

 

    La tria estas serĉi la komunajn punktojn kaj forigi diferencojn por starigi la homaran komunumon de interesoj kaj tiun de sortoj. Kun disvolvado de la tutglobiĝo de la monda ekonomio, komunikado kaj kunlaboro inter diversaj landoj plu profundiĝas kaj formiĝas la situacio "mi kaj vi estas kunligataj". Pro tio la landoj de la pintkunveno de G20 devas kune penadi kaj helpi unu la aliajn por kune venki la malfacilojn.

 

    Ĉinio bezonas la mondon, kaj por la mondo Ĉinio estas nemankigebla. Kredeble, la pintkunveno de G20 okazonta en Hangzhou certe alportos fidon al la mondo, pliigos novan nereteneblan movforton por kreskado de la tutgloba ekonomio kaj faros senprecedencan grandegan kontribuon por kreskado de la monda ekonomio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

* La aŭtoro estas eksa vicprezidanto de la Ĉina Popola Instituto de Fremdlandaj Aferoj, eksa ambasadoro de Ĉinio en Unuiĝintaj Arabaj Emirlantoj kaj Jordanio kaj supera esploristo de la Ĉina Fondaĵo por Internaciaj Studoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments