El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

ILEI-Konferenco en Nyiregyhaza, Hungario, estos la lasta

| 2016-08-02
Bookmark and Share


Kunfotiĝo
 

    Kvankam 8 afrikanoj aliĝis al la ILEI-Konferenco, tamen nur Adjévi ADJE, el Togolando, povis atingi Hungarion. Li ĉeestis en la kunsidoj de la Komitato, informis pri Afriko kaj Afrika Komisiono de UEA.

 


Kunsido de la Komitato de ILEI
 

    Laŭ la decido de la Komitato la ILEI-Konferenco en Nyiregyhaza, Hungario, estos la lasta. En 2017 okazos en Busano, la Korea Respubliko, la 50-a KONGRESO de ILEI. Okaze de tiu dumsemajna jarkunveno estos la kunsido de la Komitato de la Ligo, paralele kun riĉaj programoj. Tio temas ne nur pri du-aŭ-tri-taga kunveno de fakuloj, sed ankaŭ pri bunta aktivado malfermita. Laŭ tiu konsidero la Komitato decidis ŝanĝi la nomon de la aranĝo de "konferenco" al "kongreso".

 


Prezentado de koreaj esperantistoj
 

    En la 1-a de aŭgusto, dum la tuta tago estis diversaj prelegoj kaj kursoj. Multe da komencantoj povis progresi per ĉeesto en kurso por ili. Kvar ĝis kvin aktivaĵoj okazis paralele -- pro tio kelkaj partoprenantoj plendas, ke ili ne povas ĉion partopreni. Tia plendo jam estas konata fenomeno dum ILEI-kongresoj. Vespere la koreaj esperantistoj (per delegacio de 16 personoj) prezentis la urbon Busano, kie okazos la 50-a Kongreso de ILEI (de la 15-a ĝis la 22-a de julio, 2017). Post la prezentado okazis danco de multaj dancistoj sur la scenejo. Ankaŭ ne mankis manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

 

Raportita de Mireille Grosjean, Prez de ILEI

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments