El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi: Ĉu Usono, Japanio kaj Aŭstralio estas konservantoj de la paco?

| 2016-07-29
Bookmark and Share


Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, dum la kunveno. (fotis Liu Yun, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 26-an de julio, dum la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj (ASOAL) okazinta en Vjentjano de Laoso, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi severe refutis la triflankan deklaron pri la situacio de la Suda Ĉina Maro, publikigitan de Usono, Japanio kaj Aŭstralio vespere de la 25-a de julio.

 

    Wang Yi diris: "Hieraŭ okazis tre harmonia kunveno de Ĉinio kun la membroj de ASOAL kaj post la kunveno 11 ministroj pri eksterlandaj aferoj publikigis la komunan deklaron pri ĉiuflanka efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro (DKPSĈM), regiona regularo, kiun Ĉinio kaj la membro-landoj de ASOAL unuanime konsentas observi. En la deklaro diversaj partioj promesas reveni al la ĝusta vojo por solvi disputojn per interkonsiliĝado inter koncernataj partioj, kaj la deklaro sendis pozitivan mesaĝon pri tio, ke Ĉinio kaj la membro-landoj de ASOAL kune konservos la stabilecon de la Suda Ĉina Maro. Tamen, bedaŭrinde, hieraŭ nokte Usono, Japanio kaj Aŭstralio publikigis alian deklaron kun la celo kontraŭi Ĉinion per troiga priskribo de la demando pri la Suda Ĉina Maro kaj streĉiteco de la situacio de la regiono. Pro la malbona influo de la deklaro, Ĉinio devas reagi."

 

    Wang Yi diris, ke en la lastaj du tagoj videblis komplete malsamaj scenoj: landoj de sudorienta Azio decidas intensigi kaj profundigi kunlaborojn kaj atendas mildigon de la situacio de la Suda Ĉina Maro, dum tiu triflanka deklaro instigis streĉiĝon de la situacio; la landoj de tiu regiono ne volas interveni en la demandon de la Suda Ĉina Maro, opiniante, ke ĝi estas afero inter Ĉinio kaj Filipinoj, male la triflanka deklaro kategorie atestis, ke la tiel nomata verdikto pri la disputo havas leĝan devigan forton; pli ol 70 landoj, per malsamaj manieroj, esprimis siajn komprenojn kaj subtenojn al la starpunkto de Ĉinio, male al tio, la triflanka deklaro publike aŭ kaŝe riproĉas Ĉinion. La publikigo de tiu deklaro ne konvenas al la okazo kaj ne harmonias kun disvolvado de la situacio. Tiu deklaro ne konformas al la klopodado de la landoj en la regiono por konservi la stabilecon de la Suda Ĉina Maro, nek al la deziro de la popoloj de la regiono pri mildigo de la situacio de la Suda Ĉina Maro, kaj nek al tio, ke eksterregionaj landoj devas ludi konstruivan rolon.

 

    Wang Yi diris, ke se la tri flankoj vere esperas stabilecon de la Suda Ĉina Maro, ili devas subteni Ĉinion kaj la membro-landojn de ASOAL bone efektivigi DKPSĈM, subteni rekte koncernatajn landojn solvi disputojn per dialogoj kaj interkonsiliĝado. Nun estas tempo por testi, ĉu la tri landoj estas konservantoj de la paco aŭ ĝiaj detruantoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments