Suda Ĉina Maro>Vero pri la Suda Ĉina Maro>

Fremdlanda amaskomunikilo: Ĉinio defendas sian suverenecon per "milda potenco"

| 2016-07-27
Bookmark and Share

 

    Fremdlanda amaskomunikilo raportis, ke la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj (ASOAL) okazis en Laoso la 24-an de julio. Ĝi estis la unua kunveno de la kabinetaj membroj de la membrolandoj de ASOAL por diskuti pri la arbitracio de la Suda Ĉina Maro post publikiĝo de la verdikto pri "senbazo" de la propono de Ĉinio pri suvereneco sur la Suda Ĉina Maro, fare de la arbitracia tribunalo en Hago.

 

    La japana ĵurnalo Sankei Shimbun raportis en la 24-a de julio, ke ASOAL esperis publikigi komunan deklaron pri subteno al la rezulto de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro, tamen antaŭ la okazo de la kunveno, Ĉinio donis al rilataj landoj la averton pri la danĝereco de la faro, kiu eventuale influus la diplomatiajn kaj ekonomiajn rilatojn inter rilataj landoj. Pro la sugesto de Ĉinio, kelkaj membrolandoj, kun Kamboĝo kiel la ĉefo, ne konsentis pri publikigo de la deklaro. Pro tio ASOAL ne atingis unuecan opinion.

 

    La retejo de la radio Voice of America raportis en la 23-a de julio, ke kelkajn tagojn post lanĉo de la verdikto pri la arbitracio de la Suda Ĉina Maro fare de la arbitracia tribunalo en Hago, Pekino komencis grandskalan agadon pri publikaj rilatoj por diskonigi la starpunkton de Ĉinio.

 

    Chen Tianzong, esploristo de la usona instituto Milken, diris: "Same kiel ĉiu ajn lando en la mondo, Ĉinio intencas realigi siajn interesojn per helpo al aliaj landoj en ekspluatado, diplomatio kaj sia milda potenco. Tio estas komprenebla. Estas tre evidente, ke Ĉinio ludas gravan rolon en sudorienta Azio. Tio videblas en la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj landoj en sudorienta Azio. Ĉinio fariĝis pli kaj pli grava komerca partnero de aziaj landoj." Ĉinio ne opinias, ke ĝia helpo al aliaj landoj estas por interŝanĝi ion, tamen per sia klopodado Ĉinio ja havigis al si amikojn, kiuj subtenas Ĉinion praktiki siajn proponojn en sudorienta Azio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments