El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina scienca ekspedicio sepafoje en Arkto

| 2016-07-27
Bookmark and Share


La 25an de julio membroj de la ekspedicio formis la ĉinajn ideogramojn "sep" kaj "nordo" por celebri la sepan vojaĝon al Arkto.
 

    Post navigacio de pli ol 3 900 marmejloj dum 15 tagoj, la ĉina scienca ekspedicio sepafoje eniris en la arktan cirklon per la ŝipo Xuelong (Neĝ-Drako) en la 25a de julio laŭ la pekina tempo, kaj komencis sciencan esploron.

 

    La vojaĝo komenciĝis en Ŝanhajo en la 11a de julio. La ekspedicio plenumis ampleksan enketon pri maraj fiziko, kemio, biologio kaj geologio ĉe ses profundakvaj stacioj en la alta maro de la Beringa Maro. Ili ankaŭ metis buojn kaj subakvajn buojn, kaj akiris donitaĵojn kaj specimenojn.

 

    Estis la unua fojo, ke Ĉinio metis buojn en la Beringa Maro, kaj la metado en la maro je 3 631 metroj profunda kreis la ĉinan rekordon de polusa esploro. La ekspedicio akiris ankaŭ multajn materialojn en observado dum la vojaĝo.

 

    La ŝipo haltos ĉe 55 difinitaj stacioj en la arkta cirklo, kaj starigos ses mallongtempajn glacistaciojn kaj longtempan glacistacion en glacia regiono por observado de aero, glacio kaj maro. En la sekva etapo la ekspedicio faros ampleksan enketon en la Ĉukĉa Maro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments