El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

ILEI-kongreso okazos en Busan

| 2016-07-27
Bookmark and Share

 

    En la inaŭgura tago de UK en Nitra aperis ankaŭ informo pri la jubilea 50-a Kongreso de ILEI, laŭkutime kunordigota kun la 102-a UK.

 

    La 50-a Kongreso de ILEI okazos en Busan, 15-22 julio, 2017, antaŭ la 102-a UK okazonta en Seulo. LKK organizos karavanan veturon el Busan al Seulo por partoprenantoj de ambaŭ eventoj. La kongresa ĉeftemo de ILEI 2017 estos "Edukado al respektoplena turismo" omaĝe al la Internacia Jaro de Daŭropova Turismo deklarita de UN, kaj al la subteno de la Korea Turisma Organizo al ambaŭ kongresoj, UK kaj de ILEI.

 

    Busan estas la dua plej granda urbo de Korea Respubliko ĉe la suda marbordo, ĝia grava turisma centro kaj granda havenurbo, kiu tra la historio rolis kiel pordo al eksteraj landoj. Ĝi harmonie kunigas la tradician kaj modernan vizaĝojn, kun belaj temploj kaj spirhaltigaj modernaj konstruaĵoj. Dum la Korea Milito ĝi restis neokupita de malamiko kaj tien venis rifuĝintoj el ĉiuj anguloj de la tuta Koreio. Tial, iliaj kulturoj estas harmonie interplektitaj en la urbo Busan.

 

    La kongresejo, la moderna junulargastejo ARPINA, situas ĉe la fama 12 km longa strando Haeundae, la plej ŝatata de ne nur koreoj, sed ankaŭ de alilandaj vizitantoj, kie somere svarmas pli ol miliono da homoj. Multaj turismaj celoj kaj vizitindaĵoj troviĝas je promendistanco de ĝi, aŭ atingeblas per mallongdaŭra metro-veturo.

 

    ARPINA disponas komfortajn dormoĉambrojn en ambaŭ eŭropa kaj korea stiloj, diverstipajn kaj diversgrandajn salonojn por diversaj kongresaj programoj, restoracion, bufedejon kaj sportajn ejojn kaj instalaĵojn, kiujn la kongresanoj povos uzi, ĉio sub unu tegmento kaj ĉio bonpreza, kun specialaj rabatoj por la grava evento de ILEI.

 

(ILEI Raportis)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments