El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

E-aranĝo en Ŝanhajo por ĉinaj kaj koreaj lernantoj

| 2016-07-27
Bookmark and Share

    La 25-an de julio la Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis Esperantan aranĝon por pli ol 10 lokaj lernantoj kaj 20 koreaj gastoj, inkluzive de 4 instruistoj kaj 16 lernantoj de elementaj kaj mezaj lernejoj de la Korea Respubliko.

 

 

    La lernantoj de la du landoj faris sinprezenton per Esperanto kaj partoprenis en la E-kurso por komencantoj gvidata de s-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Ili kune lernis la Esperantajn kantojn Jasmeno kaj Kantoj kaj ridetoj, prezentis Esperantajn prezentaĵojn kaj faris pentraĵojn el tolo. Fine la partoprenantoj ĝoje dancis la korean popoldancon Ganggangsule. Ili ĉiuj deziris ĝui pli da ŝancoj de similaj interŝanĝoj per Esperanto.

 

(Raportis Wang Minhao)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments