Britio esperas intertrakti kun Ĉinio pri liberkomerca interkonsento
Laŭ raporto farita de BBC en la 24-a de julio, Philip Hammond, brita ministro pri financo, konsiliĝis kun Ĉinio pri eventuala komenco de intertraktado rilate al liberkomerca interkonsento. Philip Hammond diris, ke nun estas tempo por serĉi "novajn ŝancojn" en la mondo, kaj ke Ĉinio estas unu el la landoj, al kiuj Britio lanĉos plej grandajn investojn.
Analizistoj opinias, ke post forlaso de EU, Britio ne nur liberiĝos de la katenoj de la malefikaj decidofaraj mekanismoj de EU, sed ankaŭ akiros pli da aŭtonomeco por komerci kun Ĉinio kaj al ĝi investi.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments