Suda Ĉina Maro>Vero pri la Suda Ĉina Maro>

Japanio helpos Laoson en la kondiĉo subteni la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-07-26
Bookmark and Share

 

    La japana ĵurnalo Sankei Shimbun raportis en la 24-a de julio, ke japana ministro pri eksterlandaj aferoj Fumio Kishida ekveturis al Laoso por ĉeesti la kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Fumio Kishida diris, ke la japana registaro donos al Laoso financan kaj teknikan helpon en agrikulturo, esperante atingi komunan konon kun ĝi por urĝi Ĉinion akcepti la tiel nomatan arbitracion pri la Suda Ĉina Maro.

 

    Laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith diris, ke Laoso subtenas la starpunkton de Ĉinio kaj volas penadi kune kun Ĉinio por konservi la pacon kaj stabilecon de la regiono Suda Ĉina Maro. La raporto diras, ke Fumio Kishida renkontiĝos kun laosa ministro pri eksterlandaj aferoj vespere de la 24-a de julio. Tiam krom helpo de Japanio al Laoso, la japana ministro parolos ankaŭ pri peto de laosa helpo por urĝi Ĉinion akcepti la tiel nomatan juĝon pri la arbitracio de la Suda Ĉina Maro.

 

    La raporto diras ankaŭ, ke kiel deĵoranta prezidanto de la asocio, Laoso subtenas la starpunkton de Ĉinio. Antaŭ sia ekveturo, Fumio Kishida diris en la japana flughaveno, ke la japana registaro atentas la "internacian juron" kaj esperas "pace solvi" la demandon de la Suda Ĉina Maro.

 

    Responde al la japana "klopodado ĉie" por la demando de la Suda Ĉina Maro, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio montris, ke Japanio ne havas rajton klaĉi pri la Suda Ĉina Maro. Ĉinio esperas, ke Japanio faros introspekton pri sia faro agiti kaj flamigi homojn, ĉesigos interveni kaj troigi la demandon de la Suda Ĉina Maro, kaj ne daŭrigos sian iradon sur la malĝusta vojo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments