El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Sukcese finiĝis la 89-a SAT-kongreso

| 2016-07-26
Bookmark and Share


Kunfotiĝo antaŭ la loka Esperanta centro
 

    La 22-an de julio, je la 21-a horo (laŭ la loka tempo), la 89-a SAT-kongreso finiĝis en Sieber, alloga urboparto de Herzberg am Harz. Herzberg am Harz ekde 2006 oficiale havis la nomon Esperanto-urbo, ĝi situas en idilie bela valo en la Harz-montaro, meze de Germanio.

 


Kunfotiĝo de Sinjoro Guckel kaj SAT-anoj antaŭ la muzeo Schloss-Museum Herzberg
 

    Dum la kongreso SATanoj diskutis pri la jar-raporto, ĝiaj taskoj kaj la venonta SAT-Kongreso, kaj prelegis pri sociaj temoj. kiel frukto de la kongreso, oni fine faris la deklaracion, ke SAT bonvenigas enmigrantojn kaj rifuĝintojn, postulas la rajton de homoj cirkuli kie ajn kaj reemfazas la zorgemon rilate urĝecon de la ekologia situacio.

 

    Vespere estis prezentadoj inkluzive de muzikludo, kantado kaj dramo. Same oni vizitis la belajn urbetojn Goslar, Hannover kaj certe la Esperanto-urbo kiu havas sian muzeon Schloss-Museum Herzberg. La tria etaĝo de la muzeo funkcias por la ekspozicio de Esperanto. Sinjoro Guckel, la tria vicurbestro de la urbo, gastigis la esperantistojn kaj faris salutparolon. Ĉiuj kunfotiĝis antaŭ la muzeo. Sekve, oni vizitis lokan urbodomon kaj vidis ke la verda flago de la Internacia Lingvo estas hisita antaŭ la pordego. Krome, ili ankaŭ gustumis kafon en Esperanta kafejo kaj pasigis ĝojan tempon en la loka Esperanta centro.

 

    La venonta SAT-kongreso okazos de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto, tuj post la 102-a UK, en Seulo, la Korea Respubliko.

 

Raportita de Gong Xiaofeng

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments