El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oro daŭre prezaltiĝis

| 2016-07-25
Bookmark and Share

 

    Post kelkaj jaroj oro denove prezaltiĝis. En la unua duono de ĉi tiu jaro la prezo de oro en la internacia merkato altiĝis je 25%. Tio estis la plej granda altiĝo dum duonjaro depost 1985. Nun oro estas vendata kontraŭ 280 ĝis 305 juanoj po gramo. Tio signifas, ke de malprofito sin liberigis multaj spekulantoj, kiuj investis en oro je la prezo de 301 juanoj en 2013.

 

    Raportisto vidis en Caishikou-magazeno, pekina centro de oro-konsumo, ke multaj homoj demandis pri la prezo de oro ĉe la or-investa sekcio. La 18an de ĉi tiu monato en la magazeno la prezo de orbriketo por investado estis 287,6 juanoj po gramo. La kosto de prilaboro variis inter 8 kaj 12 juanoj po gramo.

 

    La 27an de junio oro kaj or-ornamaĵoj sesfoje prezaltiĝis. Nun la prezo de centprocenta or-ornamaĵo estas 331 juanoj po gramo, dum tiu prezo estis nur 278 juanoj en la 31a de la lasta decembro. La prezo de oro komencis fali en 2013, kaj poste estis sur la nivelo de 1 200 usonaj dolaroj po unco. En la fino de 2015 la prezo de oro falis ĝis la fundo de 1 046 usonaj dolaroj.

 

    Fakuloj diris, ke la prezo de oro eniris en la periodon de reĝustigo. Homoj povas aĉeti fizikan oron, fonduson kaj aliajn oro-produktojn por investado kiel parton de aktivoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments