El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filipina amaskomunikilo: filipina eksprezidento Fidel Valdez Ramos konsentis iri al Ĉinio kiel speciala sendito por intertraktado

| 2016-07-25
Bookmark and Share


Fidel Valdez Ramos, eksprezidento de Filipinoj
 

    La 23-an de julio en la urbo Davao en suda parto de Filipinoj, filipina eksprezidento Fidel Valdez Ramos diris al amaskomunikiloj, ke li akceptis la nomumon de la nuna prezidento Rodrigo Duterte kaj iros al Ĉinio kiel speciala sendito por intertraktado.

 

    Laŭ raporto de la televida stacio de la brodkasta sistemo Alto, antaŭ deklaro de sia akcepto de la nomumo, Ramos havis du-horan interparoladon kun Duterte.

 

    Ramos diris ankaŭ, ke laŭ lia kuracisto, lia sanstato permesas la akcepton de la nomumo fare de la prezidento.

 

    La prezidenta oficejo de Filipinoj ne publikigis la enhavon de la interparolado inter Ramos kaj Duterte.

 

    Vespere de la 14-a de julio en la memoriga festeno okazigita de la Kolegio San Beda, sia patrina lernejo supera, Duterte diris, ke li planas sendi eksprezidenton Ramos kiel specialan senditon al Ĉinio por komenci intertraktadon inter Filipinoj kaj Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro. Ankaŭ Ramos partoprenis en la festeno kiel honora eksstudento de la kolegio. Tiam li ne klare diris, ĉu li akceptas tiun mision.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments