El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina maristo veladas al Rio-de-Ĵanejro

| 2016-07-20
Bookmark and Share

 

    La 16an de julio ĉina maristo Guo Chuan ekveturis el la okcidenta marbordo de Francio al Rio-de-Ĵanejro per giganta trimarano por plenumi senhaltan vojaĝon tra Atlantiko. La tuta vojaĝo estos rekte elsendita per la poŝtelefona programo Pekina Tempo. Tio estos la unua rekta elsendo de senmotora velado tra Atlantiko en la historio de amaskomunikado.

 

    Guo kaj liaj internaciaj kolegoj kreis rekordon de senhalta velado tra la Arkta Oceano per la boato Ĉina Qingdao. Krome, la trimarano, unu el la monde plej rapidaj grandaj velboatoj, konservas plurajn rekordojn de senhaltaj vojaĝoj tra la tuta mondo kaj tra Atlantiko kaj senhalta navigacio dum 24 horoj.

 

    Pli malfrue en tiu ĉi jaro Guo defios sian rekordon de unuopa navigacio tra Pacifiko. La ĉi-foja vojaĝo al Rio estas lia ekzercado por la defio. La rekta elsendo de la traatlantika velado estas debuto de la retejo Pekina Tempo kaj ĝia novaĵ-programo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments