El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mortis 3 policanoj kaj 1 pafatakanto dum pafatako en Luiziano, Usono

| 2016-07-19
Bookmark and Share

 

    Matene de la 17-a de julio, en la urbo Rouge, Luiziano, Usono, okazis pafatako, kiu kaŭzis morton al 3 policanoj kaj vundiĝon al pluraj homoj. La polico pafmortigis unu pafatakanton kaj klopodas por aresti aliajn 2 suspektatojn, kiuj povus esti implikitaj.

 

    Laŭ raporto de The Times-Picayune, Kip Holden, urbestro-prezidanto de Baton Rouge diris tiutage, ke la pafatako jam kaŭzis morton al 3 policanoj kaj la nombro de vunditaj policanoj estas en kalkulado. La vunditoj estas policanoj de la policejo de Baton Rouge kaj tiuj de la ŝerifa oficejo de Kantono East Baton Rouge. Ili ĉiuj estis prenitaj al hospitalo por urĝa kuracado.

 

    Kip Holden diris, ke nun oni ne povas liveri informojn rilatajn al la pafatakantoj. Laŭ raporto, unu el ili estis jam mortigita kaj aliaj 2 estas nun fuĝantaj, kiujn persekutas la polico.

 

    Kip Holden diris, ke la pafatako estas alia koŝmaro por tiu urbo, post la protesto kontraŭ tio, ke afrika-amerika viro estis mortigita de 2 policanoj en la 5-a de julio.

 

    John Bel Edwards, guberniestro de Luizano publikigis deklaron por kondamni la pafatakon. Li diris, ke la polico plenforte faru enketadon kaj alportu la krimulojn al justeco.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments