El Popola Ĉinio>头条新闻>

1 508 gubernioj en 28 ĉinaj provincaj regionoj suferis inundon

| 2016-07-15
Bookmark and Share

 

    La 14an de julio raportisto informiĝis el la gazetara konferenco de la Oficejo de Ŝtata Ĉefstabejo pri Regado de Inundo kaj Mildigo de Sekeco kaj la Ministerio de Akvaj Resursoj de Ĉinio, ke laŭ unua statistiko, ĝis la 13a de julio en la provincoj Hubei, Hunan, Jiangxi, Anhui kaj Jiangsu en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzio, 622 miloj da homoj (inkluzive de 30,8 miloj da armeanoj) estis partoprenantaj en patrolado kaj sendanĝerigo kontraŭ inundoj, kaj entute 7,77 milionoj da homoj estis mobilizitaj al la lukto kontraŭ inundoj ekde la 30a de junio.

 

    Ĝis la 13a de julio 1 508 gubernioj en 28 ĉinaj provincaj regionoj (aŭtonomaj regionoj kaj municipoj) estis trafitaj de inundoj. 5 460,66 miloj da hektaroj de agrikulturaj plantoj estis damaĝitaj kaj 60 746,7 miloj da homoj estis influitaj. Pro la inundoj 237 homoj mortis, 93 homoj malaperis kaj 147,2 miloj da domoj disfalis. La rekta ekonomia perdo kalkuliĝis al 146,98 miliardoj da juanoj.

 

    Krome, samtage la Centra Meteorologia Observatorio publikigis novan bluan averton pri pluvego, ke en la venontaj tri tagoj pluvego okcident-orienten influos la landon. Iuj regionoj suferos torentan pluvon, kaj kelkaj regionoj pluvegon akompanatan de tondroj kaj aliaj severaj veterfenomenoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments