El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksa jura konsilisto de la Ŝtata Departemento de Usono: Neniun utilon havas arbitracio pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-07-14
Bookmark and Share

 

    "Kiel ajn perfekta estas la projekto de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro, ne realiĝos la celo atendita de Filipinoj." Abraham Sofaer, eksa jura konsilisto de la Ŝtata Departemento de Usono, diris al raportisto de Renmin Ribao, ke Filipinoj rezignis diplomatian kanalon kaj unuflanke lanĉis la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro. Tio ne nur ne utilas al solvo de la disputo, sed ankaŭ atencas la interesojn de diversaj partioj, difektas la internacian juron kaj havas neniun utilon.

 

    78-jara Abraham Sofaer, antaŭa profesoro de la Fakultato pri Juro de Kolumbia Universitato de Usono, servis de 1985 ĝis 1990 kiel jura konsilisto de la Ŝtata Departemento de Usono, kaj nun estas supera esploristo de la Hoover-Instituto de Stanford-Universitato. Li diris, ke laŭ la internacia juro, kelkaj internaciaj disputoj estas solveblaj per deviga arbitracio, tamen estas aliaj nesolveblaj tiamaniere. "La internacia juro havas limon, kies rompado signifas malobservon kaj misuzon de la internacia juro." Laŭ la difino de la 298-a artikolo de la Konvencio de UN pri Mara Juro, la arbitracia tribunalo ne rajtas fari mediacion aŭ arbitracion pri disputoj de teritoria suvereneco kaj limdifino de teritoria maro, speciale kiam unu flanko de la disputoj skribe rifuzis akcepti rilatajn devigajn procedurojn.

 

    "Laŭ la konvencio, Ĉinio ne havas devon pasive akcepti la rezulton de la juĝo pri la Suda Ĉina Maro kaj la starpunkto de Ĉinio pri "ne akcepti, ne partopreni nek agnoski" havas firman juran fundamenton."

 

    Abraham Sofaer esperas, ke Usono ludos konstruivan rolon kaj urĝos sian aliancanon reveni al traktado por solvi la disputojn pri la Suda Ĉina Maro per diplomatia kanalo. Nur se Ĉinio kaj Filipinoj faros traktadon, la disputoj pri la Suda Ĉina Maro estos vere solvitaj. Partopreno de iu ajn alia forto plikomplikigos la demandojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments