El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sunenergia aviadilo atingis Egiption

| 2016-07-14
Bookmark and Share

 

    Matene de la 13a de julio la monde plej granda sunenergia aviadilo Suna Impulso II atingis la internacian flughavenon de Kairo post mallonga rondflugo super piramido. Ĝi finis la antaŭlastan flugon de la tutmonda vojaĝo.

 

    En la lasta monato la aviadilo flugis el Nov-jorko, kaj poste ĝi sukcese transflugis Atlantikon kaj atingis Hispanion.

 

    Matene de la 11a de julio ĝi ekflugis el Sevilo, Hispanio. Tra Tunizio, Italio kaj Grekio ĝi atingis Kairon je la sepa horo kaj dek minutoj, post du tagoj.

 

    La aviadilo komencis la tutmondan flugon en Abudabio, ĉefurbo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en la 9a de marto. Laŭplane dum la vojaĝo de 35 400 kilometroj la aviadilo estas alterne stirita de svisaj pilotoj Andre Borschberg kaj Bertrand Piccard.

 

    Borschberg respondecis pri la flugo inter Hispanio kaj Kairo, sia lasta flugo por la vojaĝo. Li diris post kiam la aviadilo sukcese surteriĝis: "Brave! Ĉio glate iris." Li eliris el la kajuto kaj brakumis Piccard, kiu estis atendanta lin en la flughaveno.

 

    Sekve Piccard respondecos pri la lasta etapo inter Kairo kaj la deirpunkto Abudabio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments