El Popola Ĉinio>头条新闻>

Deklaro de Ĉina Registaro pri Teritoria Suvereneco kaj Maraj Rajtoj kaj Interesoj de Ĉinio en Suda Ĉina Maro

| 2016-07-14
Bookmark and Share

 

 

    Jen estas la plena teksto de deklaro de la ĉina registaro pri teritoria suvereneco kaj maraj rajtoj kaj interesoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro, publikigita en la 13-a de julio.

 

    Por reaserti la teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro, plibonigi kunlaboron en la Suda Ĉina Maro kun aliaj landoj, kaj konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro, la Registaro de la Ĉina Popola Respubliko deklaras jene:

 

    I. Nanhai Zhudao (la Insuloj de la Suda Ĉina Maro) konsistas el Dongsha Qundao (la insularo Dongsha), Xisha Qundao (la Insularo Xisha), Zhongsha Qundao (la insularo Zhongsha) kaj Nansha Qundao (la insularo Nansha). La aktivecoj de la ĉina popolo en la Suda Ĉina Maro datiĝas de antaŭ pli ol 2 000 jaroj. Ĉinio la unua malkovris, nomis, esploris kaj ekspluatis tiujn insulojn kaj rilatajn akvojn, kaj la unua plenumis suverenecon kaj jurisdikcion super ili kontinue, pace kaj efike, tial ĝi havas teritorian suverenecon kaj rilatajn rajtojn kaj interesojn en la Suda Ĉina Maro.

 

    Post la fino de la Dua Mondmilito, Ĉinio reakiris kaj rekomencis la plenumon de suvereneco super Nanhai Zhudao, kiuj estis kontraŭleĝe okupataj de Japanio dum la milito de agreso kontraŭ Ĉinio. Por plifortigi la administradon super Nanhai Zhudao, la ĉina registaro en 1947 reviziis kaj ĝisdatigis la geografiajn nomojn de Nanhai Zhudao, kompilis Nan Hai Zhu Dao Di Li Zhi Lue (Ĝenerale pri la Geografio de la Insuloj de la Suda Ĉina Maro), desegnis Nan hai Zhu Dao Wei Zhi Tu (Situ-Mapo de la Insuloj de la Suda Ĉina Maro), sur kiu estis markita la punktolinio. Ĉi tiu mapo estis oficiale publikigita kaj konigita al la mondo fare de la ĉina registaro en februaro 1948.

 

    II. Ekde sia fondo en la 1a de oktobro 1949, la Ĉina Popola Respubliko estas firma en konservado de teritoria suvereneco kaj maraj rajtoj kaj interesoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro. Serio de leĝaj instrumentoj, kiel ekzemple la Deklaro de la Registaro de la Ĉina Popola Respubliko pri la Teritoria Maro de Ĉinio 1958, la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri la Teritoria Maro kaj la Apuda Zono 1992, la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri la Ekskluziva Ekonomia Zono kaj la Kontinenta Breto 1998, kaj la Decido de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko pri la Ratifo de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Maro, havas pluan konfirmon de teritoria suvereneco kaj maraj rajtoj kaj interesoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro.

 

    III. Surbaze de la praktiko de la ĉina popolo kaj la ĉina registaro en la longa vojo de historio kaj la starpunkto konsekvence konfirmita de sinsekvaj ĉinaj registaroj kaj laŭ nacia juro kaj internacia juro, inkluzive de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Maro, Ĉinio havas teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn en la Suda Ĉina Maro, inkludante interalie:

 

    i. Ĉinio havas suverenecon super Nanhai Zhudao, konsistanta el Dongsha Qundao, Xisha Qundao, Zhongsha Qundao kaj Nansha Qundao;

 

    ii. Ĉinio havas internajn akvojn, teritorian maron kaj apudan zonon, surbaze de Nanhai Zhudao;

 

    iii. Ĉinio havas ekskluzivan ekonomian zonon kaj kontinentan breton, surbaze de Nanhai Zhudao;

 

    iv. Ĉinio havas historiajn rajtojn en la Suda Ĉina Maro;

 

    Supraj starpunktoj estas konsekvencaj kun rilataj internaciaj leĝoj kaj praktiko.

 

    IV. Ĉinio ĉiam firme oponas la invadon kaj kontraŭleĝan okupadon de iuj ŝtatoj sur iuj insuloj kaj rifoj de la insularo Nansha de Ĉinio kaj agadojn atencantajn la rajtojn kaj interesojn de Ĉinio en rilataj maraj regionoj sub la jurisdikcio de Ĉinio. Ĉinio volas solvi koncernajn disputojn pace per intertraktado kaj konsiliĝo kun la ŝtatoj rekte koncernataj surbaze de respekto al historiaj faktoj, kaj konforme al internacia juro. Antaŭ la fina solviĝo, Ĉinio ankaŭ volas fari ĉiujn klopodojn kun la ŝtatoj rekte koncernataj por eniri en provizorajn aranĝojn de praktika naturo, inkluzive de komuna disvolvado en rilataj maraj regionoj, por atingi kungajnajn rezultojn kaj kune konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

 

    V. Ĉinio respektas kaj protektas la liberecon de navigacio kaj traflugo ĝuatan de ĉiuj ŝtatoj sub internacia juro en la Suda Ĉina Maro, kaj volas labori kun aliaj marbordaj ŝtatoj kaj la internacia komunumo por certigi la sekurecon de la senbara aliro al la internaciaj maraj itineroj en la Suda Ĉina Maro.

 

(el ĈRI)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments