El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping: De la antikveco la insuloj de la Suda Ĉina Maro estas ĉina teritorio

| 2016-07-13
Bookmark and Share


Xi Jinping (la 2-a de dekstre, fronte) intervidiĝas kun Donald Tusk (la 3-a de maldekstre, fronte) kaj Jean-Claude Juncker (la 2-a de maldekstre, fronte). (Foto de Liu Weibing, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 12-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Donald Tusk, prezidanto de Eŭropa Konsilio, kaj Jean-Claude Juncker, prezidanto de Eŭropa Komisiono, kiuj ĉeestas la 18-an Renkontiĝon de Gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio okazantan en Pekino.

 

    Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio kaj Eŭropo devas intensigi strategian reciprokan fidon, kapti la neeviteblan tendencon de multpolusigo de la mondo kaj tiun de disvolvado de ekonomia tutglobigo, kapti la komunan apelacion de diverslandaj popoloj pri paco kaj disvolvado kaj persisti en irado sur la vojo por kunlaborado kaj kunprofitado.

 

    Xi Jinping emfazis, ke de la antikveco la insuloj de la Suda Ĉina Maro estas ĉina teritorio. En ia ajn okazo ĉinaj teritoria suvereneco kaj marrajtoj sur la Suda Ĉina Maro ne estos influitaj de la tiel nomita juĝo pri la arbitracio lanĉita de Filipinoj. Ĉinio ne akceptas la proponojn kaj agadojn surbaze de la juĝo pri la arbitracio. Ĉinio ĉiam konservas la internaciajn justecon kaj regulojn de leĝoj, persistas en irado sur la vojo por paco kaj disvolvado. Ĉinio klopodas por konservi la pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro kaj por pace solvi rilatajn disputojn per traktado kaj interkonsiliĝo kun rilataj landoj surbaze de respekto al la historiaj faktoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments