El Popola Ĉinio>头条新闻>

La mallertaj ludantoj de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro kun kaŝita celo

| 2016-07-12
Bookmark and Share

 

    La 12-an de julio publikiĝos la rezulto de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro lanĉita de la filipina registaro gvidata de Benigno Simeon Aquino III. Pri la rezulto de la arbitracio Ĉinio havas klaran kaj firman starpunkton: ne akcepti, ne konfesi nek plenumi.

 

    Tiu arbitracio estas farso kontraŭ Ĉinio kun Filipinoj kiel ĉefrolulo, Usono -- postkulisa manipulanto kaj Japanio -- "helpanto".

 

    Por okupi la teritorion, Filipinoj sur sin metis "leĝan veston"

 

    Filipinoj gvidata de Aquino III bone scias, ke la esenco de la disputo pri la Suda Ĉina Maro inter Filipinoj kaj Ĉinio estas por teritoria suvereneco kaj limdifino de marteritorio kaj ke la arbitracia tribunalo ne havas jurisdikcion pri tiu disputo.

 

    Tamen Filipinoj lanĉis arbitracion pri la Suda Ĉina Maro en januaro 2013 per la rimedo maski apelaciojn, inkluzive de "tranĉado" de Nansha-insularo kaj juĝado pri leĝa pozicio de kelkaj insuloj kaj maraj rajtoj, por ke siaj apelacioj "konformu" al kondiĉoj de la arbitracio.

 

    Usono kaj Japanio intencas subpremi Ĉinion

 

    Usono, kiu rifuzis aprobon de Konvencio de UN pri Mara Juro, faris sian plejeblon por riproĉi Ĉinion. Ĝi metis grandajn politikajn etikedojn sur Ĉinion, kiaj "militigis la Sudan Ĉinan Maron", "detruis liberan navigadon sur la Suda Ĉina Maro", "ŝanĝis la nunan situacion de la Suda Ĉina Maro", "granda lando malmilde traktis malgrandajn landojn" ktp.

 

    Usono foj-foje "montris sian forton" per pasado de la usona ministro pri nacidefendado en aviadilŝipo tra la Suda Ĉina Maro, "eniro" de usona destrojero en marareon proksime al Yongshu Jiao, "skoltado" de komandanto de la Pacifika Floto de Usono sur la Suda Ĉina Maro kaj manovro pri "okupo de insulo" inter Usono kaj Filipinoj. Speciale menciindas, ke meze de junio usona aviadilŝipo montris al Ĉinio sian militan forton en marareo proksime al la Suda Ĉina Maro.

 

    En la farso pri la arbitracio de la Suda Ĉina Maro viglas ankaŭ "helpanto" -- Japanio

 

    Ĝi partoprenis en surmara milita manovro de Filipinoj, je diversaj nomoj sendis memdefendan trupon al Filipinoj, transigis al Filipinoj brokantajn militajn ekipaĵojn, miksis demandojn pri la Suda Ĉina Maro en deklaracion de la Pintkunveno de G-7 profitante de la okazo gastigi la pintkunvenon. Ĉio ĉi reflektis la ambicion de Japanio interveni en la demandon de la Suda Ĉina Maro.

 

    La farso pri la arbitracio de la Suda Ĉina Maro, intence fabrikita de Filipinoj, Usono kaj Japanio, detruis la pacon kaj stabilecon de la Azi-Pacifika Regiono, speciale tiujn de la Suda Ĉina Maro, kaj deviis la mondan tajdon pri la paco kaj disvolvado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments