El Popola Ĉinio>头条新闻>

Firme antaŭenpuŝi la reformon de proviz-flanka strukturo

| 2016-07-11
Bookmark and Share


En fabriko de Fujian-provinco, laborantoj kunmetas inteligentan kovrilon de fekujo. Ĉinaj kompanioj de ban-produktoj enketas pri la merkato kaj konsumantoj, antaŭenpuŝas la reformon de la proviz-flanko kaj plialtigas la kvaliton de produkaĵoj per novkreado en tekniko
 

    Matene de la 8-a de julio en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis kunsidon de specialistoj pri la ekonomia situacio. De la ĉeestantoj li aŭskultis komentojn kaj proponojn pri la ekonomiaj situacio kaj laboro nuntempaj. En sia parolo, Xi emfazis, ke la ĉina makroekonomia politiko devas celi progreson en stabileco, modere grandigi la entutan postulon kaj oni devas daŭre apliki la aktivan financan politikon kaj la stabilan monpolitikon. Kun la reformo de proviz-flanka strukturo kiel ĉefa linio, la ĉina ekonomio devas forte kaj efektive plenumi la jenajn taskojn: redukti superfluan produktokapablon, redukti stokon, redukti produktokoston, redukti ŝuldojn kaj plenigi mankojn. La registaro devas gvidi atendon de la socio per stabila makroekonomia politiko, kaj pli fortigi fidon al disvolviĝo per praktikado de la grava reformo.

 

    Jam pasis pli ol duona jaro de post kiam la centra registaro elmetis la politikon por antaŭenpuŝi la reformon de proviz-flanka strukturo. Laŭ la ekonomia enketo de mez-jaro, tiu reformo jam akiris pozitivan progreson. Ĉiu tasko estas en forta kaj efektiva plenumadoj, kaj en la venonta duon-jaro estos daŭre antaŭenpuŝata. Vizaĝe al la kompleksa situacio kaj multe da malfaciloj, oni nepre devas fortigi konfidon kaj koncentriĝon al ĉiu politiko por firme antaŭenpuŝi la reformon de proviz-flanka strukturo.

 

    Restos nun jam malpli ol duono de la jaro 2016, kiu estas la inaŭgura jaro de la 13-a Kvinjara Plano. La demando ĉu la reformo de proviz-flanka strukturo povos atingi praktikan progreson havas gravan signifon al la tuta ekonomia situacio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments