El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanta poezio montriĝas al la brazila publiko

| 2016-07-11
Bookmark and Share

de Suso Moinhos

 

 

    Tre malofte nia literaturo vekas atenton de neesperantistaj rondoj. Tial, kiam mi ricevis proponon traduki bukedon da poetoj en la internacian lingvon por la brazila publiko, mi trovis la okazon nemaltrafebla. La propono venis el la revuo (n.t.), faka periodaĵo pri tradukado, delonge aperanta en la reto sub la formo de senpagaj elŝuteblaj dosieroj. Ĝiaj redaktoroj unue legis la versiojn en la galega varianto de la portugala, kiujn mi publikigis en mia blogo, kaj esprimis interesiĝon pri adapto de kelkaj el tiuj tradukoj al la brazila portugala. Apenaŭ detalojn mi devis retuŝi, ĉar la ĉefa laboro estis jam farita.

 

    Ili aperos julie en la 12a numero de la revuo, en artikolo sub la nomo "Vozes do esperanto / Voĉoj de Esperanto", kiu estos trovebla ĉe http://www.notadotradutor.com. La versaĵojn mi plukis el diversaj literaturaj periodoj, kaj inter iliaj aŭtoroj enviciĝas pluraj virinoj, kies konsideron ne malofte oni neglektas. Tiel, enviciĝos la popularaj Julio Baghy, Hilda Dresen, Nikolai Kurzens kaj Aleksandr Logvin, kies verko aperis tre malfrue. La literaturon post la dua mondmilito, kiam la poezio moderniĝis kaj forme kaj enhave, prezentos Vesna Skaljer-Race, Clelia Conterno Guglielminetti, Eli Urbanová kaj la granda William Auld. El la 70aj jaroj legeblos Despina Patrinu, Éva Tófalvi kaj brazilano Roberto Passos Nogueira. Fine, Benoît Philippe, Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero reprezentos la nunan poezion.

 

    Ni preskaŭ neniam senvualigas nian literaturon antaŭ la okuloj de alilingva publiko. Efektive, dum la tradukado el naciaj literaturoj en Esperanton estas ordinara afero, la inverso estas ankoraŭ rigardata kiel nekutima. La hispana poeto Miguel Fernández mem kontribuis al tiu normaligo: en la antologio pri kritika poezio Nova mondo en niaj koroj (2016), kiun li tradukis el la hispana, li inkludigis apendicon pri tri hispanaj poetoj (Camacho, li mem kaj mi) kiuj elektis kiel esprimilon la internacian lingvon anstataŭ siaj etnolingvoj.

 

    Sed la plej elstara ekzemplo, montranta la vojon por venontaj iniciatoj tiaspecaj, sendube estas la anglalingva antologio Star in a Night Sky (2012), redaktita de Paul Gubbins. Temas pri impona volumo el preskaŭ 400 paĝoj, enhavanta entute 63 aŭtorojn de nia literaturo. La verko, kiu longan tempon restos imitinda ekzemplo, estas uzata de Gubbins en la Buchanan-Majstroklaso de la Universitato de Liverpolo, Anglio, dum ciklo da lecionoj, kies celo estas interesi neesperantistojn pri nia beletra kulturo.

 

    La afero montriĝas entute tre interesa, sed por kontentiga rezulto kelkaj paŝoj sin altrudas. Unue, la tekstoj devas esti zorge elektitaj laŭ literatura kvalito, kaj karakterize prezenti la koncernan aŭtoron; aliflanke estas tre rekomendinde ke la tradukoj estu atente provlegitaj, por ke ili aspektu glate legeblaj en la cellingvo.

 

    Kompreneble multaj gravaj verkistoj mankos en la revuo (n.t.), interalie la plejado da aziaj poetoj diversepokaj. Sed probable ĉi tiu ne estos mia lasta kontribuo, kaj tiam mi trovos niĉon por pluraj aliaj voĉoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments