El Popola Ĉinio>头条新闻>

La arbitracio de la Suda Ĉina Maro estas politika komploto sub la masko de leĝo

| 2016-07-08
Bookmark and Share


Wu Shicun, rektoro de Nacia Instituto por Studoj de la Suda Ĉina Maro
 

    La 4-an de julio Wu Shicun, rektoro de Nacia Instituto por Studoj de la Suda Ĉina Maro, ricevis intervjuon de raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, en Vaŝingtono de Usono. Wu diris, ke la esenco de la arbitracio unuflanke lanĉita de Filipinoj estas "politika komploto sub la masko de leĝo".

 

    Wu montris, ke la esenco de la demando de la Suda Ĉina Maro estas kontraŭleĝa okupo de Filipinoj al insuloj de la ĉina Nansha-insularo. Li opinias, ke la arbitracia tribunalo ne havas jurisdikcion pri la arbitracio unuflanke lanĉita de Filipinoj, ĝiaj postuloj, juĝo, kaj ordono al Ĉinio ne havas leĝan efikon kaj por Ĉinio ne ekzistos problemo pri plenumo de ĝia juĝo.

 

    Li analizis, ke per lanĉo de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro, Filipinoj celas nei suverenecon de Ĉinio sur la Suda Ĉina Maro kaj rajton pri rilata marareo, kaj intencas leĝigi sian kontraŭleĝan proponon per "leĝo". Tio estas "zorge teksita komploto sub la masko de leĝo".

 

    Parolante pri la rolo de Usono en la demando de la Suda Ĉina Maro, Wu diris, ke pro la granda instigo de Usono al la arbitracio de Filipinoj, ne plu ekzistas ĝia tiel nomata "neŭtrala politiko" en la demando de la Suda Ĉina Maro.

 

    Wu opinias, ke Usono ne esperas vidi la pacan Sudan Ĉinan Maron, ĉar iagrade streĉita situacio utilas al ĝia interveno en disputojn pri la Suda Ĉina Maro kaj al daŭra ekzistado de ĝiaj militaj fortoj en okcidenta Pacifiko. Krom tio Usono esperas ankaŭ reteni disvolvadon de Ĉinio per la demando de la Suda Ĉina Maro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments