El Popola Ĉinio>头条新闻>

La neakcepto de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro flanke de Ĉinio estas konsekvenca kun la internacia juro

| 2016-07-08
Bookmark and Share


Liu Zhenmin, vicministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio
 

    Liu Zhenmin, vicministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, sur la revuo Qiu Shi publikigis artikolon kun la titolo La neakcepto de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro flanke de Ĉinio estas konsekvenca kun la internacia juro. Li detale diskutis pri la kontraŭleĝeco kaj malĝusteco de la arbitracio, kiu estas iniciatita unuflanke de Filipinoj kaj estas politika farso. Estas konsekvence kun la internacia juro, ke Ĉinio ne akceptas la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro.

 

    La artikolo retrorigardis, ke kiam la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio ratifis la Konvencion de UN pri Mara Juro, ĝi deklaris, ke Ĉinio kaj ĝiaj najbaraj landoj ĉirkaŭ la Suda Ĉina Maro difinos la maran jurisdikcion per konsulto surbaze de la internacia juro kaj laŭ la principo de justeco. Ĉinio poste submetis deklaron al UN por esprimi malakcepton de ĉiu ajn deviga proceduro por solvi disputojn pri la mara demarkacio laŭ la konvencio.

 

    Bedaŭrinde la arbitracia tribunalo unuflanke iniciatita de Filipinoj decidis en oktobro 2015, ke ĝi havas jurisdikcion pri parto de la apelacio de Filipinoj. La tribunalo prokrastis trakti reston de tiu problemo por ĝin trakti kune kun la kazo de la Suda Ĉina Maro.

 

    Li diris en la artikolo, ke la tribunalo agadas serioze kontraŭ internacia ĝenerala arbitracio, malobservas la internacian juron kaj kontraŭas la konvencion, kiu promocias pacan trakton de disputoj. La tribunalo serioze damaĝas kompletecon kaj aŭtoritaton de la konvencio, kaj ne havas justecon kaj laŭleĝecon. Tio montras, ke la neakcepto de kaj nepartopreno en la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro flanke de Ĉinio estas konsekvencaj kun la internacia juro kaj evitas maljustan juĝon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments